Pages

22/03/2020

La Kronvirusa Taglibro 22.03.20 / The Coronavirus Diaries


Kio nova...

kato en la ĝardeno
Dimanĉo en Kimrio kaj la suno bele brilas, do mi iomete laboris en la ĝardeno.  La kato de la najbaroj venis observi min.

Vagado

Ĝis nun, ni ne estas devigitaj resti ĉehejme, do hieraŭ ni vagadis laŭ la rivero Taff, entute 16km.  Ni kompreneble restis je tre bona distanco de aliuloj (kiuj maloftis) kaj estis tre zorgemaj.  La suno bele brilis. Estis bone havi la okazon esti ekstere en la freŝa aero ĉar estis la unua bela tago ekde longe kaj ni ne scias kiam eblos ripeti tian vagadon.


rivero
Akvobaraĵo - Rivero Taff apud Kardifo


katedralo
La Anglikana katedralo ĉe Llandaff de la alia flanko de la rivero

 
rivero Taff
La rivero Taff apud Kardifo


Ĉe la Naciaj Parkoj en Kimrio, tamen, tiom da homoj vizitis ke estis la plej okupata tago iam ajn. Tiom da homoj decidis rifuĝi ĉe ruldomejoj en kamparaj regionoj de Kimrio ke tute ne eblas distanciĝi unu de la alia.  La Kimra Registaro verŝajne leĝe agos dum la venontaj tagoj por malpermesi tion.


Virtuala sociumado

Hodiaŭ en Britio estas la Tago de Patrinoj.   Mi kun aliaj familianoj parolis per Skajpo kun mia patrino en ŝia maljunulejo.  La stabo tie estas bonEGa kaj faras ĉion eblan por ebligi kontakton kun niaj familianoj kaj por trankviligi kaj ĝojigi la etoson.

Ankaŭ mi virtuale renkontiĝis kun geamikoj en Bretonio por aperativa horo.  Tre agrable!

Rideto 

Ne trovis bonan memeon hodiaŭ!

Finfine

Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis morgaŭ!


The Coronavirus Diaries: 22.03.2020


A beautifully sunny Sunday in Splott so have been working in the garden, aided and abetted by the neighbour's cat.

Rambling

Yesterday was also a lovely day, so we managed to get out along the Taff Trail - keeping a very good distance from the (few) people also out and about. (Photos above).

Crowds

So many people trying to flock to the countryside that Snowdonia saw its busiest day ever yesterday apparently (!) with no chance of keeping social distance.  Welsh Government are 'considering their powers' to intervene.

Virtual socialising

Mothering Sunday Skype conversation with mum in her nursing home.  The staff there are being fantastic and doing everything they can to enable 'virtual visiting' and to keep the residents feeling calm and happy.

Also, virtual aperitifs with friends in Brittany 🍷

Finally

Have a good day and see you soon!



No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...