Pages

15/03/2020

La Kronvirusa Taglibro 15.03.20 / The Coronavirus Diaries

Hodiaŭaj novaĵoj

skribado
Silentas ekster la domo. Estas nek aŭtoj nek homoj surstrate.  Eble, tamen, tio estas ĉar estas nur 09.30 matene kaj miaj samkvartalanoj ne emas ellitiĝi tiom frue je dimanĉo 😀

Mesaĝis al la Esperanto-en-Kardifanoj por diskuti nian proponitan venontan renkontiĝon. Verŝajne estos pli saĝe renkontiĝi 'virtuale'.

Skribado

Devos skribi leteron al mia panjo por denove klarigi kial ŝi ne vidos min dum iom da tempo.  Mi ankaŭ parolos kun ŝi telefone, sed ŝi kapablas legi simplajn leterojn kaj ŝatus legi/relegi ion.  Mi ne regule skribis al ŝi letere ekde kiam mi estis ĉe la universitato antaŭ 30 jaroj! Ĉu mi ankoraŭ posedas skribilon??? 😁

Butikoj

Panikaĉetado daŭre okazas en Kardifo. Sed ankaŭ stariĝas multaj komunaj iniciativoj por helpi pliaĝulojn ricevi necesajn provizojn kaj senti sin malpli solaj.

Virtuale viziti muzeojn ktp.

Kelkaj amikoj miaj afiŝis la ĉisubajn ligilojn per fejsbuko:

Mondmuzeoj kies retejoj havas 'virtualajn vizitojn'. Eblas rigardi la specimanaron enrete. (La reteja teksto estas en la angla, sed la tekston vi ne bezonas.

La koncerthalo de la orkestro Berliner Philharmoniker estas fermita, sed eblas spekti la koncertojn, kaj multajn filmetojn, senpage ĉe ilia retejo.

Vetero

Pluvegas denove.

Rideto de la tago

Mi ŝanĝis la titolon de tiu ĉi rubriko al 'rideto de la tago' ĉar ne ĉiam estos memeo. El la kimra ĵurnalo - en la valo Rhondda (norde de Kardifo), kaproj grimpis sur tegmenton.

https://www.facebook.com/WalesOnline/videos/233020054490160/

Finfine

Do, laŭeble restu sanaj, restu bonhumoraj, kaj ĝis morgaŭ!


The Coronavirus Diaries: 15.03.2020


Today's News

Streets deserted, but that might be because it's only 9.30am on a Sunday 😀.

Emailed the members of Esperanto in Cardiff to see what they want to do about our get-together.  Maybe meet virtually instead?

Writing

Need to write to Mum to explain why she's not seeing me.  I'll speak to her on the phone, but she can read letters and she can refer back to them.  Haven't written to her regularly since I was at uni! Do I still have a pen somewhere???

Shops

People panic-buying with a vengeance.  Stop it people!

Virtual culture

A few links that people have posted if you don't want to go out to an actual museum.

Virtual museum visits.

Berlin Philharmonic - concerts online for free!

Weather

Still pouring with rain.

Smile of the day

Goats on a roof in the Rhondda - what's not to like? Have the sound on 😉 https://www.facebook.com/watch/?v=233020054490160

Finally

Have a good day and see you soon!

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...