Pages

09/12/2017

Montpinte per la reto


Plaĉas al ni spekti televidprogramojn el diversaj landoj por eltrovi interesaĵojn kaj havi plurajn perspektivojn sur la mondo.

Programo kiu tre plaĉas al ni, kaj kiun ni spektas ĉiun semajnon per la japana televidstacio NHK World, nomiĝas Document 72 Hours (Dokumento 72-horoj).  La programfaristoj elektas lokon ie en Japanio kaj dum 72 horoj filmas kaj intervjuas ordinarajn homojn tie pri ilia vivo, iliaj pensoj, iliaj vivspertoj, ktp.

Dum pasintaj monatoj estis programoj el lokoj tre diversaj: haltejo/ripozejo por kamionŝoforistoj, ŝtofbutiko en Tokio, akvario de meduzoj en la regiono Jamagata, i.a.

Pasintan semajnon ni tre ĝuis epizodon elsendita de la pinto de la Monto Kongo apud la Japana urbo Osaka.  Je la montopinto troviĝas retkamerao kun tuja elsendfluo per kiu oni povas spekti la homojn kiuj aliris la supron de la monto. Ĉiun horon la kamerao ankaŭ faras foton kiu estas aŭtomate alŝutita al retejo ĉe http://www.kongozan.net/live/live_f.htmlhttp://www.kongozan.net/live/live_f.html Homoj kutimas amasiĝi tie ĉiuhore por kune fotiĝi.

Live Stream Video
Ekde la malkovro de ĉi tiu elsendfluo ni iom maniuliĝis kaj ofte aliras la retejon vidi ĉiu iu troviĝas sur la monto.  Ni miras ke estas homoj tie eĉ je la 5-a matene (por ni, la 8-a vespere), kaj eĉ kiam neĝas!

Ni lernis per la reto ke multaj homoj ofte supreniras multfoje la Monton Kongon, iuj eĉ tion faris 1,000 fojojn kaj pli!

Nun ni ankaŭ volas supreniri tiun monton kaj renkonti la homojn kiujn ni ĝis nun nur spektas ekrane!

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...