Pages

14/08/2017

La Nigra Katedro


Tiuj kiuj scias iom pri mia lando Kimrio eble ankaŭ aŭdis pri nia ĉiujara festivalo (pri muziko, poezio, verkado) kiu nomiĝas en la kimra lingvo eisteddfod  (sidado kunsidado). Kompreneble multaj similaj kulturaj festivaloj okazas tra la tuta mondo kun diversaj konkursoj kaj premioj, sed eble vi ne scias ke en nia Eisteddfod la plej dezirata premio estas... seĝo.  Jes, seĝo! Aŭ, pli precize, katedro*.

Jes, en Kimra festivalo tiu kiu gajnas la konkurson por poezio laŭ la stilo cynghanedd (strikta 'harmonia' verso) gajnas katedron kaj ankaŭ ricevas la prestiĝan titolon 'Ĉefbardo'.

La ceremonio en kiu la nomo de la gajnanto estas anoncata estas plena je mistero. La 'Ĉefdruido' de Kimrio, vestita per ceremoniaj roboj, anoncas la plumonomon de la gajnanto.  Kaj ĝis tiu punkto en la ceremonio, neniu scias kiu verkis la diversajn konkursantajn poemojn, nek la oficistoj, nek la prijuĝantoj, nek la publiko.  Kiam la nomo estas anoncita, tiu bardo stariĝas kaj estas akompanata al la estrado, esti 'sidigita'. Kompreneble, estas fanfarado, aplaŭdado, gratulado.

Antaŭ precize cent jaroj, tamen, iom malsimile okazis la anonco.  Same kiel kutime staris la Ĉefdruido; same kiel kutime li estas vestita en siaj oficialaj roboj; same kiel kutime li anoncis la nomon de la gajnanto, ĉi-foje verkisto nomita 'Fleur-de-Lys' (lilifloro).  Fanfaris la trompetoj... sed neniu staris.  Denove deklamis la Ĉefdruido "Se tiu kiu nomis sin Lilifloro ĉeestas, li stariĝu!" Denove trompetado.  Ankoraŭ neniu staris.  Trifoje Ĉefdruido Dyfed anoncis la nomon; trifoje aŭdiĝis trompetado. Trifoje, silento.

La Nigra Katedro © SNPA
Solene, komencis paroli la Ĉefdruido.  La bardo Lilifloro,  ankaŭ konata laŭ la nomo Hedd Wyn (sankta paco) ne stariĝos ĉar la juna poeto, kies vera nomo estis Ellis Evans estis mortigita kelkajn semajnon pli frue je la unua tago de la Batalo ĉe Passhendaele (Paŝendel) ene de la Mondmilito.

Dum la aŭdantaro ploris, la Katedro estis kovrita per nigra tuko omaĝe al la ĉefbardo Ellis Evans kaj memore al ĉiuj kiuj estis perdante la vivon en tiu sensensa buĉado.

Tiujare, la festivalo nomiĝis La Nigra Katedro.


* Fakte, en la kimra lingvo, la uzata vorto estas 'cadair' kiu vere estas tradukita per 'seĝo'. Antaŭ jarcentoj la seĝpremioj estis multe pli simplaj ol la nunaj (kvankam foje en arĝento!). En la moderna epoko la lignaj seĝoj estas plej ofte bele desegnitaj kaj ĉizitaj, pli kiel episkopa katedro, tial mi elektis tiun vorton. 

Pli pri la bardo Lilifloro:
Vikipedio - Hedd Wyn (en diversaj lingvoj sed ankoraŭ ne en Esperanto) 
IMDB Hedd Wyn Filmo en la Kimra 1992 

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...