Kiam mi estis
infaneto mi kredis ke plejparte ĉiu en la mondo parolis Esperanton. Nu, almenaŭ preskaŭ ĉiu en mia mondo parolis Esperanton: gepatroj;
iliaj geamikoj; kelkaj aliaj familianoj. Eĉ mia kara avinjo komprenis la tre gravajn
vortojn (bonbonoj, biskvitoj, ĉokolado, ktp). Ferie ni kongresumis en
Esperantujo. Semajnfine lokaj esperantistoj kunvenis ĉe nia domo.
Pli aĝe, mi
seniluziiĝis. Kia ŝoko ke ne ĉiuj en
butikoj, kafejoj, la mondo ĝenerale, komprenis ĝin! 8-jaraĝa mi sopiris je la
fina venko :)
Kvankam mi nun
havas multe pli da jaroj mi kredas ke ie, profunde en mi, tiu seniluziiĝo
neniam forlasis min. Kiam mi reeniras
Esperantujon (dum kelkaj minutoj per la interreto, dum kelkaj horoj ĉe nia loka
grupo, dum kelkaj tagoj ĉe kongreso) mi resentas min kiel tiu knabineto kiam la
tuta mondo estis Esperantista.
Tia sperto estis
mia ĉi-matena vizito al la novaja kafejo SOJO en Tokio. Ankoraŭ ne vere oficiale malfermita, estimata
S-ro Saito tre afable malfermis la kafejon por ni. Kun mia Japana amiko S-ro Bonulo (kun kiu mi
ĉiam klopodas kafumi kiam ni troviĝas en la sama horzono), Pudingulo, kaj lia
filino, mi ĝuis tre agrablan viziton.
Kia plezuro trovi
menuojn, afiŝojn, instrukciojn en perfekta Esperanto. For dum kelkaj horoj mia balbutanta
malscipovo de la japana. Senprobleme mi povis mendi, diskuti, babiladi.
Pri la kafejo kaj
pri niaj interesaj diskutoj, mi plie detale skribos post mia ferio. Intertempe, mi forte rekomendas al ĉiuj sekvu
la kafejon Sojo ĉe Fejsbuko (https://www.facebook.com/kafejosojo)
kaj se vi vizitos Tokion, nepre rezervu sidlokon!