Pages

04/01/2017

La Ruĝa Notlibro

Hodiaŭ mi iom lacas ĉe mia labortablo ĉar hieraŭ vespere mi legis ĝis multe tro malfrue.  Mi volis atingi la finon de tre ĝuinda romano, La Femme au Carnet Rouge (La Virino kun la Ruĝa Notlibro) de la franca verkisto Antoine Laurain.

Mi antaŭe legis kaj ĝuis romanon de Laurain (La Ĉapelo de la Prezidanto) kaj tuj poste elŝutis 'la ruĝan notlibron' sed nur havis la tempon eklegi ĝin antaŭ du tagoj.

Malfru' vespere, virino estas atakita kaj ŝia mansako ŝtelita.  La posta tago, librovendisto trovas la forĵetitan sakon kaj klopodas trovi ties posedanton...  Jen la kerno de la intrigo. Mi ne diros plu ĉar vi eble ŝatus ankaŭ legi la verkaĵon, se ĝi ekzistas en versio en via lingvo.  Estas sufiĉe mallonga, simpla sed ĉarma rakonto elvokante Parizajn trotuarojn, kafejojn, librovendejojn.

La pasintaj kelkaj tagoj estas tre malvarma en Kimrio, do estas granda plezuro sidi enlite sub dikaj kaj komfortaj litkovriloj trinkante teon kaj legante bonan libron. Kio multe plaĉis al mi en 'la ruĝa notlibro' estas ke la aŭtoro ankaŭ referencas aliajn verkistojn kies verkaĵojn mi legis, ekz. Patrick Modiano kaj Sophie Calle inter aliaj. Kial mi ŝatas tion?  Mi ne certas. Eble ĉar plaĉas al mi havi ideojn pri novaj legindaĵoj, aŭ, se mi jam konas la verkaĵojn, eble estas la plezuro scii ke aliaj ankaŭ ĝuis ilin...  Verkaĵoj kiuj simile referencas aliajn librojn inkluzivas Un homme à distance [Homo je distanco] de Katherine Pancol kaj, kompreneble, 84 Charing Cross Road de Helene Hanff. Ĉiukaze, mi nun ŝatus relegi almenaŭ iom da Modiano kiam mi havos la tempon.

Ĉi-vespere mi estas legonte Journey under the Midnight Sun (Vojaĝo sub la Meznokta Suno) de Keigo Higaŝino, libron kiun mi ricevis por Kristnasko.  Antaŭ tio, tamen, mi ankoraŭ havas iom da farenda laboro kaj diversaj plenumendaj taskoj. Do, ek al la taskoj, kaj pli rapide venu la legado-horo!




No comments: