Pages

24/06/2015

Katoj, katoj

Kelkaj el miaj najbaroj havas katojn kaj ofte tiuj katoj envenas mian ĝardenon por esplori.  Ĉu ili venas por la softa herbaĵo, la belaj floroj, eĉ por la tentaj aromoj venantaj el mia kuirejo? Nu, ne, plejparte, laŭ mi, ili venas por spioni la birdetojn (plej ofte paserojn aŭ sturnojn) kiu manĝas la grajnojn kiujn mi lasas por ili.

Hodiaŭ rigardante el supra fenestro mi rimarkis ke la nigra kato kun blankaj kruroj estis kuŝante sur la muro fikse rigardante ion. Kion li rigardis? Mi tute ne scias.

La rufa kato, tamen, ni tiom interesiĝas pri la birdoj kaj ŝajne preferas kuŝi komforte sub la varma suno.

 

Hodiaŭ mi ne vidis la blankan katon kun nigraj makuloj, sed jen foto de li kiun mi faris antaŭ kelkaj tagoj. Tiu kato ankaŭ ŝatas dormi sur la tegmento de la kabaneto en la ĝardeno. Mi klopodos iam foti ĝin tie.

Estas ankaŭ kateto kun strioj kiun mi vidis lastatempe. Mi pensas ke estas nova kato en la kvartalo. Fakte antaŭ kelkaj tagoj ĝi iom timigis min ĉar sidante en mia salono ĝi envenis tra la malfermita pordo kaj subite aperis antaŭ mi.  Mi ekkriis senintence kaj ĝi forkuris.

Katoj, kompreneble, faras kion ajn ili volas - almenaŭ ili ŝajne estas sufiĉe komfortaj ĉe mi!


No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...