Pages

27/02/2015

matena solvo?

Hieraŭ post la labortago, mi decidis viziti tiun tre 'danĝeran' butikon, Ikea . Mi kredas ke multaj el vi komprenos kial mi diras 'danĝera'. Oni eniras, kiel mi, intencante aĉeti skatolon da kvar kuleretoj, kaj rapide kaj prekaŭ senscie oni elspezas 80 pundojn.  Ĉio estas utila, bela kaj eĉ nepra!

Mi esperas, tamen, ke almenaŭ unu el miaj hieraŭaj aĉetaĵoj estos ja utila.

Regulaj legantoj de mia blogo scias ke mi tute ne estas 'mateneca' persono.  Tre malfacile mi elitigas min matene kaj nur post kelkaj tasoj da forta kafo mi kapablas ĝentile rilati al aliaj homoj.  Mi kredas ke mi neniam sukcesos ŝanĝi tion.

Tial estus multe pli bona ideo se ĉiun vesperon mi pretigus miajn vestaĵojn por la sekvanta tago, precipe dum la laborsemajno.  Sed foje mi estas pigra dum la vespero kaj aŭ ne tion faras aŭ nur parte decidas pri la portotaj vestaĵoj.  Tiam, frumatene, mi devas stumble trovi ion taŭgan...

Do, mi aĉetis la jenan meblon ('valet stand' [vale stand] en la angla) per kiu oni povas aranĝi portotajn vestaĵojn.

Ĉu ĉi tio helpos min esti pli organizata? Ni vidos... Almenaŭ por morgaŭ (sabato) mi estas jam preta!


4 comments:

Javier said...

Mia edzino suferas la saman Ikean-febron. Ĝi estas tute internacia. Via aĉetaĵo estas, miaopinie, stranga aĵo kun stranga nomo. En la hispana, ĝia nomo estas eĉ pli stranga "galán de noche".

Eriketo said...

:) Jes, mi kredas ke tutmonde estas tiuj kiuj komprenas tiun fenomenon ;)

Interese pri la hispana nomo ankaŭ!

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS said...

Mi esperas ke ĝi helpos vin, kara Eriketo. Nu, mia edzino selektas ĉiunokte la ĉemizon kaj pantalonon kiun ŝi sugestas por ke mi uzu la sekvontan tagon (mi preskaŭ ĉiam akordas kun ŝia selekto) kaj simple ŝi pendigas ilin en la porda manilo de nia dormoĉambro :)

Eriketo said...

Ho, diru al via edzino ke ŝi venu faru same kun miaj vestaĵoj ;) Dankon!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...