Kreskante en la Brita Esperanto-Movado, multaj lertaj kaj simpatiaj parolantoj de Esperanto havis grandan influon sur mia vivo. Unu el tiuj certe estis la bonkonata D-ino Marjorie Boulton [Maĝari Bultan]. Tre konata ne nur en la Brita, sed tra la tutmonda movado, por mi ŝi ĉiam estis kaj estas tiu kiu helpis instrui Esperanton al miaj gepatroj.
Multaj geesperantistoj internacie konas la verkaĵojn de Marjorie, aparte, sed ne nur, ŝiaj poemaroj.
Dum majo 2014, Marjorie kviete festos ŝian 90-an naskiĝdatrevenon. Certe multaj sendos bondezirojn al ŝi. Kune kun aliaj, oni donis al mi la taskon kolekti bondezirojn de Esperanto-parolantoj kaj grupoj. Mi celas kolekti bildkartojn, mesaĝojn, ktp kaj enmeti ilin en albumon - tial Marjorie povos foliumi ilin laŭvole...
Ĉu plaĉus al vi aŭ al via Esperanto-grupo sendi bondeziran bildkarton aŭ mesaĝon? Se jes, bonvolu sendi antaŭ la 30-a de aprilo 2014 al:
H Eason
c/o WSPU
208 Titan House
Titan Road
Cardiff CF24 5BS
Britio
Aŭ retmesaĝe al:
esperanto.cardiff@yahoo.co.uk
Mi antaŭdankas vin pro via helpo.
No comments:
Post a Comment