Pages

12/08/2013

en la 'vilaĝo' Charonne

Mi ofte vizitas Parizon, kaj kvankam plaĉas al mi vidi la kutimajn vidindaĵojn mi ankaŭ ofte esploras kvartalojn de la urbo ne tre konataj de turistoj.

Dum mia lastatempa vizito mi decidis iri promeni tra la 20a distrikto, kie mi ne estis dum kelkaj jaroj. Vagadante mi eltrovis interesan preĝejon, kiun mi neniam antaŭe vidis:


Estas la preĝejo de Sankta Johano Bosko, konstruita en la arta dekora stilo. Sankta Johano Bosko estis katolika sacerdoto kaj edukisto.  Mi ne havis la oportunon eniri la preĝejon, ĉar evento estis okazanta, sed la ekstero estas interesa.



Rimarku ankaŭ la bela blua ĉielo! 



Mi daŭris mian vagadon ĝis la 'vilaĝo' Charonne [ŝaron].

Preĝejo Saint-Germain [san ĵerman]
La vilaĝo Charonne iĝis distrikto de Parizo en 1860, sed daŭre aspektas vilaĝeca





En la tombejo malantaŭ la preĝejo troviĝas kelkaj interesaj tomboj, inkluzive la ĉi suba monumento al Bègue Magloire [beg maglŭar].
Bègue Magloire estis, laŭdire, sekretario al Robespiero.

En apuda strato mi trovis belajn florpotojn kiuj estas zorgitaj far la infanoj de la kvartalo



Se vi iam vizitos Parizon, dediĉu iom da tempo al promenado tra ĉi tiu interesa distrikto.

1 comment:

richard said...

Fakte ghi shajnas esti interesa.
riichikaribe, japanio

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...