Pages

05/12/2012

Manĝado kaj trinkado en Madrido

Kiam oni vizitas novan urbon, estas bone provi la tieajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Tion, ni kompreneble ankaŭ faris dum nia vizito al Madrido.

Plaĉis al mi havi la oportunon manĝi 'ĉurojn' [churros hispane - pr. ĉuros] kiuj estas faritaj el fritita pasto. Ofte oni trempas la 'ĉurojn' en varman ĉokoladon, kaj estas bongustega.  Jen ne tre flata bildo:



Mia frato ne permesas ke mi montru lian vizaĝon enrete (sen pagi al li monon) do jen lia mano:



Kvankam li decidis trinki kafon kun liaj pastaĵoj, li volis trempi ilin en ĉokoladon - tial li trempis ilin en mian ĉokoladon! Eĉ kiam fratetoj iĝas 40-jaraĝaj, ili daŭre estas fratetoj.

Fakte, en Madrido eblas manĝi multajn diversajn dolĉaĵojn:





Mia frato manĝis pecegon da kuko el citrono kaj meringo.


Ĝintoniko (trinkaĵo da ĝino kun tonika akvo) ĉe la Ĝin-Ĝardeno:


Ofte en trinkejoj oni donas olivojn aŭ arakidojn kun la trinkaĵoj, sed ĉi tie oni donis ankaŭ gumursetojn


Divenu al kiu apartenas la mano... :

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...