Mi elektis Madridon kiel feriloko pro kelkaj kialoj: haveblis sufiĉe bona hotel/flug-oferto; estis ankoraŭ iom da suno tie, malkiel en Britio; neniu el ni iam vizitis la urbon antaŭe do ni povis malkovri ĝin kune.
Parenteze, mi nur bedaŭris ke mi ne havis la oportunon renkontiĝi kun geamikoj esperantistaj, kun kiuj mi estis babilantaj perrete. Ĉar mi estis kun 3 ne-esperantistoj (inkluzive mian fraton kiu kabeis trijaraĝa!) mi ne povis. Tio estos por la venonta vizito!
Kvankam mi sciis ke Madrido estas bela urbo - oni ofte diris tion al mi - mi ne sciis ke estis tiom da interesaj konstruaĵoj vidindaj. Jen, do, kelkaj:
Fakte, mi konstatas ke mi faris multegajn fotojn. Pli baldaŭ...
No comments:
Post a Comment