Pages

15/10/2012

Per biciklo al la kastelo de Vinceno

Kiam mi feriis en Parizo dum la somero, kvankam mi multe manĝis/trinkis (vidu ĉi tie) mi ankaŭ multege biciklumadis...

Por la unua fojo mi vizitis la francan urbon Vincennes [vansen], kaj tien vojaĝis per biciklo (mi uzis la lueblajn Parizajn biciklojn kiujn oni trovas ĉie en Parizo).



La tuta vojaĝo tien kaj reen estis ĉirkaŭ 24 km.  Sed mi haltis laŭvoje, promenadis en la parko, vizitis kastelon kaj lunĉis.


View Mia vojaĝo al Vincennes in a larger map

En la parko de Vincennes estas belaj lagoj:

La Lago Daumesnil [Domenil]
En la arbaro tra kiu mi biciklis:



Vento-sonoriloj el bambuo
Poste mi vizitis la Kastelon de Vincennes.


Kvankam estis dimanĉa posttagmezo dum aŭgusto, estis tute senturista. Eble la turistoj malofte kuraĝas hazardi ekster Parizon krom en grandaj turismaj aŭtobusoj.


La sankta kapelo datiĝas de la jaro 1379.  Ĝia arĥitekto estis verŝajne la sama homo kiu desegnis la Sanktan Kapelon en Parizo mem.

En la sankta kapelo de Vincennes




La loĝejturo ĉe la kastelo estas tre impona:













Vere estis tre agrabla posttagmezo.

2 comments:

kivulo said...

Belaj fotoj sed surprizas min kiom malplene da homoj la lokoj estas!

Eriketo said...

Jes, estis ja tre trankvila. Kutime Parizo estas malpli plena dum aŭgusto, se oni evitas la tre turistaj lokoj, sed mi surpriziĝis ke la kastelo estis tiom kvieta.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...