Pages

20/07/2012

Suno, farbo kaj eĉ pli da biskvitoj...

Granda novaĵo en Kardifo hodiaŭ: LA SUNO BRILETAS!!

Rigardu!! Super mia domo (ankoraŭ  riparigota) vi povas vidi iom da bluo en la ĉielo!

Ĉi-matena blua ĉielo super mia domo!
Eĉ plia miraklo - la dom-riparistoj alvenis je 07.55!!!

Ankaŭ, post kelk-minuta babilado pri la blua ĉielo, pri la stranga malofte vidata brila globo en la ĉielo, ktp. ili klarigis al mi ke mi ankoraŭ ne bone komprenis pri la biskvitoj :(  

Klarigo por vi, do, se iam vi ankaŭ devos dungi dom-riparistojn: 

Biskvitoj 'Bourbon' [burbon] ne vere taŭgas kiel ĉokoladaj biskvitoj.
Biskvitoj 'Chocolate Chip' (biskvitoj enhavantaj pecetojn da ĉokolado)  ne vere taŭgas kiel ĉokoladaj biskvitoj. 
Bisvitoj duon-kovritaj per ĉokolado preskaŭ taŭgas kiel ĉokoladaj biskvitoj. 
Biskvitoj tute-kovritaj per ĉokolado ja  taŭgas kiel ĉokoladaj biskvitoj. 

Oni multon lernas kiam oni dungas dom-riparistoj, ĉu ne....?

Biskvito 'Bourbon' NE VERE ESTAS ĈOKOLADA BISKVITO

Biskvito 'Chocolate Chip' NE VERE ESTAS ĈOKOLADA BISKVITO


Biskvitoj duon-kovritaj per ĉokolado PRESKAŬ ESTAS ĈOKOLADAJ BISKVITOJ
Biskvito tute kovrita per ĉokolado JA ESTAS ĈOKOLADA BISKVITO 

Biskvito tute kovrita per ĉokolado JA ESTAS ĈOKOLADA BISKVITO  

Do - mi esperas ke tio klarigis ĉion por vi. Parenteze - la unua vorto kiun mi iam diris estis 'biskvito' (jes, en Esperanto).  Mi neniam fakte aĉetas biskvitojn, ĉar se estus biskvitoj en la ŝranko, mi tuj manĝus ilin. Estas torturo devi aĉeti biskvitojn por la dom-riparistoj kaj tiam strebi ne manĝi ilin mi mem.  Sed mi ja havas iom da sukceso kun mia per-biskvita-persvadado...

Kaj, do, jen la dom-riparistoj laborante ĉi-matene - hodiaŭ, laŭdire, ili farbos la domon:

Dom-riparistoj laborante: kaj bv notu la bluan ĉielon kaj sunbrilon!!

4 comments:

kivulo said...

Ĉu vi refarbos la verdan steletan superporde poste? Mi memoras ĝin gvati spektante unu el viaj malnovaj filmetoj. =)

Eriketo said...

Jes, mi kredas ke mi devus, ĉu ne? Sed mi ne scias ĉu farbi ĝin en la sama loko super la pordo aŭ ĉu farbi ĝin sur la pordo mem. Kion vi pensas?

kivulo said...

Hmmm, vere mi ne scias kio plej bonus. La ŝajnklavŝtono nature estus bona loko por loki ĝin sed surporde eble estus pli subtila ejo. Eble vi povus trovi stelecan dekoracion kiu taŭgus por meti sur la pordo (poste iom da verdigeco!)?

Eriketo said...

Jes, mi devos iom pripensi la aferon.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...