Pages

26/06/2012

La Kvadrata Kapo

En Nico mi vidis strangan monumenton/skulptaĵon kiu nomiĝas "La Kvadrata Kapo" (kiu povas ankaŭ signifi "pensi 'ene de la skatolo*'". Ene de la kvadrato troviĝas parto de la urba biblioteko (la oficejoj) - kiun fakton mi tute ne konstatis ĝis mi ĵus perrete legis pri la konstruaĵo antaŭ kelkaj minutoj.

*en la angla lingvo estas esprimo "pensi ekster la skatolo" kiu signifas pensi kreeme aŭ trovi nekutimajn solvojn al problemoj. Do "pensi ene de la skatolo" estas vortludo.



La kapo estis desegnita kaj konstruita fare de loka artisto Sacha Sosno [saŝa sosno] kaj la arĥitekto Yves Bayard [iv bajar].

La kapo aspektas kvazaŭ farita el betono sed kiam oni alproksimiĝas oni konstatas ke estas nesolida, kaj la griza materialo estas ia metalo reto.



En la parko ĉirkaŭ la kapo estas aliaj skulptaĵoj:



Kontraŭ la granda kapo estas la kongresejo kaj ekspoziciejo la Nica 'Akropolo' - ankaŭ interesa konstruaĵo:



Kvankam la kapo kaj la akropolo estas ĉirkaŭita de konstruaĵoj el la 19a jarcento, mi tute ne havis la impreson ke ili estis tro modernaj por la kvartalo. Eble la blua ĉielo kaj belaj ĝardenoj helpas sed modernaj kaj malmodernaj konstruaĵoj 'kunvivas' flanko al flanko.





2 comments:

::júbilo::haku:: said...

tre interesa!

::júbilo::haku:: said...

kia interesa!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...