Pages

21/10/2011

Aberfan: ni memoru

Antaŭ 45 jaroj, vendredon la 21-an de oktobro 1966, karbo-ŝutmonto numero 7 ekglitis de la supro de la monteto kaj forfrakasis la elementan lernejon ĉe la vilaĝo de Aberfan [Abervan] en suda Kimrio.


Dum jaroj oni estis amasiĝintaj la karbo-ŝutaĵojn de la apuda minejo sur la monton en kies ombro kuŝis la vilaĝo Aberfan. La ŝutmonto estis lokita super subtera rivereto. La proprietuloj de la minejo sciis ke estis malsekura. Oni nenion faris.

Tiun tagon, post akumulado da akvo sub la ŝutmonto, je 9.15 matene, ĝi disfalis sur la vilaĝon. Estis la lasta lerneja tago antaŭ la ferioj. 144 mortis - 116 estis infanoj en la lernejo. Nur kelkaj estis eltiritaj vivantaj el la rubo.

Kimra politikisto, eksĉefministro de Kimrio, Rhodri Morgan [rodri mogan], petis ĉiujn kimrojn memori la tragedion:

"Ĉiuj povas memori kiel ili aŭdis la novaĵojn pri Aberfan. Mi unue lernis pri tio per la lunĉ-horaj novaĵoj tiun tagon kaj malfacile povis kompreni la hororon - la fakto ke elementa lernejo entombiĝis, ke tiom da infanoj estis mortintaj kaj la grandskala savado.

"Estis la 1960-aj jaroj. Kimrio ankoraŭ havis 100,000 ministojn kaj karbo reĝis. La Nacia Karbo Organizaĵo estis la granda potenco en la lando. Karbo tiom gravis ke ni ĉiuj akceptis - antaŭ Aberfan - ke prezo estis pagenda kaj ni pretis pagi tiun prezon. Nur la ŝutmontoj kaj la turnantaj minejaj volvradoj montris ke tiom da viroj estis laborantaj nevideble subtere.

"Iel ni estis alkutimiĝintaj al subteraj tragedioj - Senghenydd, Cambrian, Gresford kaj multaj aliaj minejaj katestrofoj. Kion ni neniam estis antaŭvidintaj estis ke karbo povus forpreni la vivon de niaj infanoj. Tio estis nova, kaj terura - 116 junaj vivoj perditaj, kune kun 28 plenkreskuloj.

"Aberfan difinis post-1945-an Kimrion kiel neniu alia evento. Ĝi vekis en ni la komprenon ke ni devis respondeci por nia ĉirkaŭaĵo. Ne plu Kimrio akceptus nian degraditan ĉirkaŭaĵon. Kio estis iam akceptebla al niaj komunumoj devis esti purigata.

“Iom post iom niaj valoj reverdiĝis. Nova epoko sekvis la malgrandiĝon de la karba industrio.

"Sed nenio povis reporti la perditan generacion de Aberfan. Kvardek jarojn poste, ni daŭre priploras ilian perdon."

Kvankam mia familio loĝis tiuepoke, kaj daŭre loĝas, en la ĉefurbo Kardifo, ĉirkaŭ 35km for de Aberfan, la tradegio tuŝis nin. Mia onklo (la frato de mia patro) estis edziĝinta kun virino de tiu vilaĝo kaj ŝia familio estis loĝante tie. Iliaj infanoj ankaŭ ĉeestis la lernejon detruitan kaj pereis en la katastrofo.



Kiam la novaĵo de la tragedio atingis mian patron en lia Kardifa oficejo tagmeze, li tuj petis liberpermeson kaj kun aliaj kunlaborantoj ekveturis al Aberfan helpi en la savada laboro. Malofte li parolis poste pri tiu sperto, sed unufoje rakontis al mi kiel li, per siaj propraj manoj, furioze deprenis teron, rubon, ktp por serĉi la infanojn, inkluzive la genepojn de sia frato.



45 jarojn post la katastrofo ni memoras ke minado estas ankoraŭ danĝera kaj ofte terura okupo. Antaŭ unu jaro la tuta mondo televide spektis la miraklan savadon de ministoj en Ĉilio; foje ni legas pri aliaj minejaj tragedioj en foraj landoj; antaŭ kelkaj semajnoj ni en Kimrio denove fikse spektis la novaĵojn kiam 4 ministoj estis trafitaj kaj poste trovitaj mortaj en la minejo Gleision [glejsjon] apud Swansea [sŭonzi].



Aberfan aparte restas en la memoro ĉar temis pri la morto de junaj infanoj - la vilaĝo kiu perdis preskaŭ tutan generacion. Ofte mi pensas pri tio kiam kun mia kuzino mi iras flegi ŝiajn maljunajn geparencojn en la vilaĝo, ĉar iliaj infanoj ne kreskiĝis tion mem fari.



Post la tragedio kaj dum la sekvantaj jaroj ofte leviĝis voĉoj de tiuj kiuj atestis ke ili estis perdintaj ilian religian fidon tiun tagon la 21-a de oktobro 1966. Tion mi komprenas. Ankaŭ aŭdiĝis la voĉoj de tiuj kiuj diris ke ili nur kapablas daŭre vivado pro ilia fido. Blinda fido?Konatulino mia diris dum la cetero de sia vivo (ŝi mortis antaŭ 3/4 jaroj) ke ŝia daŭra strebo estis povi diri kiel la profeto Ĥabakuk en la Biblio la jenajn vortojn:




"Kiam la figarbo ne floros,

La vinberbranĉoj ne donos fruktojn,

La olivarbo rifuzos sian laboron,

La plugokampoj ne donos manĝaĵon,

La ŝafoj estos forkaptitaj el la ŝafejo,

Kaj en la staloj ne troviĝos bovoj:



Eĉ tiam mi ĝojos pri la Eternulo,

Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.



La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto;

Li faras miajn piedojn kiel ĉe cervo,

Kaj venigas min sur miajn altaĵojn.

Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj."


(La Biblio, Ĥabakuk, ĉapitro 3, versoj 17-19)



Sube, la memor-ĝardeno ĉe Aberfan:



Ni memoru.






*En 2006, por la 40-a datreveno de tiu tragedio, mi afiŝis artikolon ĉi tie priskribante la katastrofon kaj mi iom ripetas tiuj artikolon en mia hodiaŭ blogaĵo.

2 comments:

pmr said...

Dankon pro tio cxi kortusxa, informiga kaj grava artikolo pri evento pri kiu mi antauxe sciis nenion.

Toño said...

Ho, kiel terure!
Mia familio devenas el karbominista tradicio, kaj mi bone komprenas tragediojn, sed tiu superas ĉion kompreneblan!