Pages

10/08/2011

En Parizo

Ĉiun jaron mi provas pasigi almenaŭ unu semajnfinon en Parizo. Pasintan ĵaŭdon, do, mi trafis trajnon en Londono post la laboro kaj post iom pli ol du horoj troviĝis en la franca ĉefurbo.

Unu el mia plezuroj en Parizo estas sidi ĉe kafejo trinkante fortan kafon:


Vagante tra la stratoj de Belleville [Belvil] mi rimarkis la jenan konstruaĵon:


La afiŝo diras "necesas malfidi je vortoj". Notu ankaŭ ke la 'laboristoj' ne estas veraj; estas nur statuoj.

Poste mi vagadis tra la Parko Buttes-Chaumont [proks. but-ŝomon]:


La parko troviĝas sur deklivo kaj oni havas belan panoramon sur Parizo:


Jen statuo de la greka dio Pajno, ludante sian pajnofluton:


Apud la lago estas tre verda kaj bela:







Estas ankaŭ kaskadeto:


La marioneta teatro, tamen, estis fermita pro la longaj francaj ferioj:

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...