Pages

12/07/2011

Ŝibuja

Konata kvartalo de Tokio estas Ŝibuja. Jen mi apud la diskovendejo Tower Records. Pasintece ni havis tiun vendejon en Britio en Londono, sed ĝi fermiĝis. Do mi profitis de la okazo iom butikumadi tie:



Ĉe Ŝibuja estas konata vojtransirejo kiu ofte aperas per filmoj kiel Lost in Translation ktp.







Amuzis nin vidi la ĉi-suban afiŝon. Ni neniam antaŭe vidis aludon al la 26a horo de la tago. Signifas, kompreneble, ke la kafejo estas malfermita ekde la 10a matene ĝis la 2a de la sekvanta mateno:





En Tokio la ŝoforoj de taksio estas tre elegante vestitaj per ĉemizoj kun kravatoj. Mi ne scias kion pensus japanoj se ili vidus niajn ŝoforojn de taksio tre malnete vestitaj per malpuraj t-ĉemizoj!



Ĉe Ŝibuja mi trovis la bonegan vendejon Tokyu Hands kie oni povas aĉeti ĉion rilate al la domo, al metiaĵo, al ĉio. Mi povintus elspezi milionojn da enoj tie!

Ni pasigis tiom da tempo butikumante ke kiam ni elvenis el la vendejoj estis malluma. Mi povis, do, fari fotojn de Ŝibuja nokte:









Jen mi apud la statuo de la hundo Hachikō:



Notu ke kelkaj el la ligoj ĉi-supre direktiĝas al angla-lingvaj versioj de Vikipediaj paĝoj. Kie ne ekzistas Esperantan lingan artikolon, mi donas ligon al la angla, esperante ke almenaŭ iuj el miaj legantoj de tio povos trovi ligojn al artikoloj en lingvoj kiujn ili komprenas.

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...