Pages

20/07/2011

Esperanto ĉe Niŝi-Nippori

Dum mia vizito al Tokio mi, kompreneble, renkontiĝis kun Esperanto-parolantoj. Mia unua tia renkontiĝo en Japanio estis kun la Esperanto-rondo de Niŝi-Nippori en Tokio.



Mi pasigis tre interesan kaj agrablan posttagmezon kun tri el la klasoj kiuj renkontiĝas ĉiun semajnon ĉe la hejmo de Ges-roj Ŝoĝi.



Estas ĉiam granda plezuro havi la oportunon uzi Esperanton en internacia kunteksto. Mi iomete parolis pri Kimrio kaj pri mia Esperanto-vivo. Plej plaĉis al mi la okazon libere babiladi pri multaj diversaj temoj kaj starigi demandojn al la grupanoj pri Japanio.


Mi gardas tre fortan kaj feliĉan impreson de mia vizito al la Esperanto-grupo kaj esperas ke iam mi havos la oportunon reviziti ilin aŭ ricevi ilin ĉe mi en Kimrio.

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...