Pages

11/07/2011

Ĉe la sanktejo Meiĝi

Kvankam ni estis vizitinta malgrandan sanktejon ĉe Haraĝuku, la plej konata santejo en tiu kvartalo estas la Sanktejo Meiĝi.

Jen la tre impona enirejo al la sanktejo:





Dum la regno de la Imperiestro Meiĝi, la imperiestro apreciis multajn okcidentajn kutimojn kaj manĝaĵojn, inkluzive la trinkado de vino kun manĝoj:



Bareloj da vino estis donacitaj de vinistoj en Francio, kiel simbolo de monda paco kaj amikeco:



Ankaŭ estas bareloj da sakeo donacitaj de japanaj produktantoj:



Jen preĝoj skribitaj sur lignaj tegoloj:







Ĉe la sanktejo ni faris paŭzon por manĝi glaciaĵon. La parfumoj estis neordinaraj por ni okcidentuloj - krenaĵo, misoo kaj salita lakto. Mi manĝis glaciaĵon el verda teo kiu estis bongustega. Mia amiko provis tiun el miso kiu multe plaĉis al li:



No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...