Dum mia ferio en Nico, mi ankaŭ trajne vizitis Monakon.
De Monako-urbo oni havas bonan panoramon sur la haveno - en tiu ĉi foto oni povas vidi ke oni estis jam starigante la sidlokojn prepare al la Grand-Premia aŭto-kurado konkurso kiu okazos post kelkaj semajnoj.
La haveno de Fontvieille [fonviej] ankaŭ estas bela.
Alia kvartalo en la Monaka princlando estas Montekarlo - konata pro siaj kasinoj kaj luksaj hoteloj.
Estas interese viziti lokon kiun oni ofte vidas en filmoj ktp.
2 comments:
Dankon pri viaj fotoj en e-planedo, ĉiam estas plezuro vidi bildoj el landoj aŭ urboj ke ni ne konas.
interesega vojaĝo!
Post a Comment