Pages

11/02/2011

Referendumo en Kimrio

Mi malofte blogadas pri politikaj aferon ĉar mi sufiĉe devas pripensi tiujn aĵojn dum mia ĉiutaga laboro kaj ne emas tion fari ankaŭ eksterlabore.

En Kimrio, tamen, estas aktuale kelkaj interesaj politikaĵoj. Ekzemple, la 5-an de majo okazos voĉdonado por nova Asembleo de
Kimrio kaj estos interese vidi ĉu la nuntempa koalicio inter la laborista partio kaj la naciisma partio daŭros.

Antaŭ tio, tamen, la 3an de marto, okazos referendumo. Malgraŭ la ofta populara perceptio, la referendumo ne temos pri sendepedeco por Kimrio rilate al la Unuiĝinta Reĝlando. Nek temos pri pli da leĝfaradaj povoj por Kimrio. Sed jesa voĉdono al la referenduma demando ja iel ŝanĝus la rilatojn inter Londono (kie estas la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando) kaj Kardifo (kie estas la Nacia Asembleo por Kimrio).

Hieraŭ mi ricevis informadan broŝuron en mia leterkesto kiu provas klarigi la referendumon al la voĉdonontoj. Mi faris propran neoficialan tradukon jene:

"Kiuj estas la leĝ-faradaj povoj de la Nacia Asembleo por Kimrio?

La Nacia Asembleo por Kimrio, kiu estas elektita organizaĵo kiu reprezentas la popolon de Kimrio, faras decidojn kaj leĝojn kiuj influas vin.

La Asembleo havas la povon fari leĝojn en 20 fakoj:

• agrikulturo, fiŝeoj, arbara mastrumado kaj kampara evoluigado
• antikvaj monumentoj kaj historiaj konstruaĵoj
• kulturo
• ekonomia evoluigado
• edukado kaj trejnado
• la medio
• kontraŭ fajraj kaj savadaj servoj kaj komunikaĵoj pri fajra sekureco
• manĝaĵo
• sano kaj sano-servoj
• ŝoseoj kaj transporto
• loĝado
• loka administrado
• la Nacia Asembleo por Kimrio
• publika administrado
• socia bonfarto
• sporto kaj ripozamuzo
• turismo
• urba kaj kampara planado
• akvo kaj kontraŭ inundaj iniciativoj
• la kimra lingvo


En ĉiu fako la Asembleo rajtas fari leĝojn pri iuj temoj, sed ne pri ĉiuj temoj. Por fari leĝojn pri la 'nepermesitaj' temoj, la Asembleo devas nuntempe peti konsenton de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando. La Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando decidas laŭafere ĉu la Asembleo rajtas fari tiujn leĝojn.

Kio estos la referenduma demando?

Oni demandos vin per la referendumo se la Asembleo nun devus havi la povon fari leĝojn pri ĉiuj temoj en la fakoj listigitaj supre.

La Asembleo ne rajtos fari leĝojn pri nacia defenco, impoŝtoj aŭ sociaj monpagoj, kio ajn estos la rezulto de la referendumo. La Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando daŭre faros leĝojn rilate al nacia defenco, impoŝtoj aŭ sociaj monpagoj kaj rilate al fakoj ne supre listigitaj, kiuj influos la poplon de Kimrio.

La preciza referenduma demando estos:

Ĉu vi deziras ke la Asembleo nun havu la povon fari leĝojn pri ĉiuj temoj en la 20 fakoj listigitaj supre?

Se la plejmulto voĉdonos 'jes'
La Asembleo nun havos la povon fari leĝojn pri ĉiuj temoj en la 20 fakoj listigitaj supre, sen demandi la konsenton de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando.

Se la plejmulto voĉdonos 'ne'
Kio okazas nuntempe daŭros."

Parolante kun multaj personoj mi eltrovas ke malmultaj personoj eĉ konstatas ke estos referendumo. El tiuj kiuj ja scias ke okazos, malmultaj interesiĝas/komprenas pri kio temas/intencas voĉdoni.

La naciisma partio, kaj ankaŭ multaj en la laborista partio, forte subtenas 'jesan' rezulton. Se la popolo neas, ĉu ili povos nehonte vizaĝi al iliaj subenantoj? Kaj kiom da voĉdonantoj devos voĉdoni por ke la rezulto esti konsiderata kiel valida?

Ni vidos.

1 comment:

Hilary Chapman said...

Dankon pro tio, ke vi okupiĝas ĉi-foje pri politiko. Vi pravas pri la ĝenerala nescio pri la referendumo. Aldone al nescio oni konsideru aliajn faktorojn. Ĉi-tie en la nordo de Kimrio oni ofte aǔdas plendojn ke la Nacia Asembleo okupiĝas ĉefe pri la sud-oriento de la lando. Oni ankaǔ kritikas la magrajn atingojn de la Asembleo en kampoj kiel edukado kaj ekonomia evoluado. Tutsimple mankas entuziasmo.

Mi timas rezulton en kiu nur 39% el la rajtigitaj civitanoj voĉdonas. El tiuj voĉdonintoj, mi plue timas ke 20% Jesas dum 19% Neas. Ĉu la subteno de 20% el la enloĝantoj estus vere valida?

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...