Pages

09/02/2011

la kata robo

Kutime ne tro plaĉas al mi vestaĵoj kun printitaj desegnoj (ekz. tro da floroj/bestoj/geometraj formoj ktp). Galonojn mi povas toleri, ankaŭ punktetojn, sed kutime ne hundojn, boatojn, tartanon (krom kiam mi estis juna infano).

Surprizis min, do, kiam travagante magazenon en la urbocentro, robo kaptis mian atenton en la departemento de la Hispana vestaĵ-ĉeno Mango.

Fakte, estis la stilo kaj fasono kiu allogis min. Nur proksimiĝinte mi rimarkis ke la printita desegno estis kato. Tuj mi diris al mia kunbutikumanto 'ho, bedaŭrinde, plaĉas al mi tiu robo, sed mi ne portus robon kun tia desegno'. Kaj ni foriris al alia butiko.

Tamen tiu robo hantis min. Foje matene kiam mi decidis kion porti por la tago ĝi revenis en miajn pensojn.

Mi ne estas kat-amanto. Tio ne signifas ke ne plaĉas al mi katoj, simple ke mi neniam havis katon kaj preferas la katojn de aliaj ol havi katon mi mem. Sed oni ofte diris al mi ke mi certe estis kato en antaŭa vivo (plejparte ĉar plaĉas al mi volvi min varme en peplomon kaj dormi). Do eble kata robo ja taŭgus por mi...

Hieraŭ mi reiris al la magazeno denove rigardi la robon. "Certe neniel malutilus surprovi ĝin" flustris al mi interna voĉo.

Nu, por mallongigi la rakonton, kompreneble la robo estas nun pendita en mia vestoŝranko kaj mi portos ĝin por la unua fojo morgaŭ.

2 comments:

Becxjo said...

Ho! Cedi al tiaj tentoj! Vi bone faris acxeti gxin. Gxuu la robon.

Nick said...

Ĉu la bildo montras la robon? Ĝi plaĉas al mi. Estas psikologie mistere, ke ĝi allogis vin tiom, se ne aparte plaĉas al vi tiaj vesto-materialoj.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...