Post renkontiĝo kaj babilado en urbocentra trinkejo, ni kune manĝis. Fakte la manĝejo povis doni al ni la tutan supran etaĝon de la restoracio, kiu estis utile.
La grupo inkluzivis gejunulojn el Brazilio, Slovakio, Francio, Hungario, Ukrainio kaj, kompreneble multajn anglojn kaj kelkajn kimrojn.
Ni poste, kompreneble, trovis alian trinkejon por babilado. Fakte, mi aŭdis ke kelkaj el la gejunuloj trinkejumadis ĝis la 5-a matene! Sed mi tro maljunas por tio :-)
Estis tre agrabla tago kaj ni esperas ke estontece la grupo decidos denove viziti nin.
© H.Eason 2010
4 comments:
Kara Eriketo,
Gratulon al vi kaj esperantistoj en Kardifo.
Ili vershajne ĝis la 5-a matene !
Mi tre sâtas via blogo.
Nur hazarde mi trafis vian blogon. Mi neniam suspektis, ke Kardifo estas tiel bela (lau la malmultaj viditaj fotoj). Gratulon, ke vi povas vidi belajhojn chiutage!
Post a Comment