Pages

07/08/2009

Plantoj kaj Biero

Post nia vespero ĉe la koncerto vendredon, ni ne tre frue ellitiĝis sabaton kaj matenmanĝis trankvile. Ni tiam decidis transiri la pretervojon kiu ĉirkaŭas Parizon por viziti la antaŭ-urbon Montrouge [monruĵ]. (Jen mapo kiu montras kie ĝi troviĝas). Kaj jen la urbo-domo:

Malfrumatene ni decidis lui biciklojn per la Velib sistemo por iom bicikli tra Parizo. Per Velib oni povas tre malmultekoste lui biciklojn aŭtomate ĉe pluraj lokoj en Parizo kaj post uzo remeti ilin en alia loko. Estas ankaŭ sistemo da bicikleblaj vojoj multe pli bone ol en Kardifo aŭ eĉ Londono, do estis tre facile bicikle vagadi.

Ni vizitis la botanikan ĝardenon kaj faris kelkajn fotojn:



Statuo de la franca scientisto kaj esploristo Georges Louis Marie Leclerc
Jen la karuselo 'dido' kie anstataŭ la tradiciaj ĉevaloj oni metis bestojn formortintajn aŭ en danĝero.
...kaj kelkaj floroj:

Dum la posttagmezo ni promenadis laŭ la Kanalo Sankta Marteno. Vespere ni manĝis ĉe la Akademio de la Biero kiu estas bonega restoracio/trinkejo kie oni proponas amason da diversaj bieroj. Mi tiom amuziĝis ke mi forgesis fari fotojn! Sed se vi scipovas la francan aŭ volas spekti bildojn, klaku ĉi tie por atingi la retejon de la restoracio.

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...