Pages

27/07/2009

Baldaŭa Ferio

Dum la pasintaj semajnoj mi estis tre okupita (kiu klarigas kial mia blogado estis malofta). En mia ĉiutaga laboro, ni translokigis nian oficejon. Dum kelkaj semajnoj ŝajnis al mi ke mi faris neniom krom meti aĵojn en skatolojn, demeti ilin, aranĝi meblojn, pentri murojn kaj fari ĉiujn administrajn taskojn ligitajn kun la nova oficejo.

Samtempe, mi sufiĉe multe okupiĝis pri mia sendependa laboro kiel tradukistino kaj faris kelkajn tre interesajn projektojn, inkluzive 2 projektojn rilate al Esperantlingva tradukado.


Kaj, kompreneble, mi daŭre helpas kun la aranĝado de la venontjara Brita Kongreso kaj lastatempe helpis prepari turisman folion pri la kongresa urbo (kiam preta mi aldonos ligon ĉi tie...)


Do, ne surprizinde, mi sentas min iom laca. SED! Post kelkaj tagoj mi ferios kaj vojaĝos al Parizo por kelktagan libertempon. Mi vere antaŭatendas tion kaj jam pakis mian valizon. Ek al la ferioj!

3 comments:

Kolonjano said...

Saluton!

Dankon pro la vivosigno post longa silentado.

Agrablan feriadon en la alia granda urbego – trans la markolo! :-)

Ankaŭ ne el Bjalistoko,
Kolonjano

::júbilo::haku:: said...

ĝuu la plej belan urbon!

Anonymous said...

Estas bone vidi novan afiŝon sur via retejo denove! =)

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...