La sabaton posttagmezon alvenis mia frato kiu loĝas ne tre longe for de la kongresa urbo. (Fakte, kvankam mi estas denaska Esperantistino, li estas denaska malesperantisto, tamen li konsentis veni al urbo 'plene je gefrenezuloj esperantistaj' por vidi min kaj mian patrinon!) Kune ni iom vagadis tra la urbo.
Jen, do, kelkaj fotoj kiuj montras la urbon Salisbury [solzbri].
La 'Poultry Cross' (kortobirda kruco) kie oni estintece vendis kokinojn ktp.




Sube, la preĝejo de Sankta Tomaso:

Tra la urbo fluas kvin riverojn. Jen unu:


Apud la kongresejo ni rimarkis domon kie oni tondis la arbustojn en sciuro-formon!


Estas apud la katedralo multaj belaj flor-ĝardenoj:

No comments:
Post a Comment