Pages

16/04/2009

amuzaj anasoj

Laŭvoje al la laboro ĉiun tagon mi preterpasas la kastelon. Antaŭ la kastelo estas bela gazono kie homoj ofte sidas kaj piknikas dum la someraj monatoj (kiam ne pluvas!)

Malantaŭ la kastelo estas la granda Rivero Taff [pr. taf] kiu trapasas la urbegon. Sur la rivero estas multaj anasoj, kiuj foje forlasas la riveron kaj sin promenas ĉirkaŭ la kastelon.

Hodiaŭ (je 08.30) mi amuziĝis vidi la ĉi-suban paron da platbekaj anasoj kiuj kuŝis sur la herbo kaj dormis.
Morgaŭ mi forveturos al la 2009-a Brita Kongreso de Esperanto. Pli da novaĵoj pri tio, verŝajne, baldaŭ.

4 comments:

Anonymous said...

Mi estas feliĉa por vidi ke vi ĝisdatigis vian taglibron denove! Mi atendas la kongresajn-novaĵojn; ĝuu ĝin!

Tonyo said...

Ĉu la roza koloro estas vere, aŭ ĉu temas pri fota efekto?
Ĉar havi rozajn anasojn... tio estus tro

Eriketo said...

Fakte la anasoj ja havas rozecajn brustojn, tamen la matena lumo iom malvere montras la koloron!

逆援助 said...

セレブ達は一般の人達とは接する機会もなく、その出会う唯一の場所が「逆援助倶楽部」です。 男性はお金、女性はSEXを要求する場合が多いようです。これは女性に圧倒的な財力があるから成り立つことの出来る関係ではないでしょうか?

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...