Pages

02/09/2008

manifestacio en orienta anglio

Mi pasigas kelkajn tagojn ĉe la domo de mia patrino en orienta anglio, en urbo nomita Lowestoft [pr. loŭestoft]. Lowestoft troviĝas en la graflando/provinco Suffolk [pr. proks. safok]. Nu, lastatempe estas kelkaj proponoj far de la registaro iom ŝanĝi la diversajn administrajn provincojn de la regiono. Tio igus ke Lowestoft ekfariĝu parto de la pli norda provinco Norfolk [pr. proks nofok]. Multaj loĝantoj de Lowestoft tre kontraŭas tiun ideon. Hieraŭ, do, okazis manifestacio kontraŭ la propono en la urbo-centro. Mi iris kun mia patrino spekti la okazaĵon. Fakte ne estis tre bone organizita afero. La horo (lundon matenon) signifis ke iu kiu laboras, kompreneble ne povis ĉeesti. Personoj alvenis en la urbocentron apud la grandaj butikoj kaj la loka ĵurnalo donis al ili flagojn de la provinco [jen ligo pri la flago - nur en la angla, mi bedaŭras, sed montras bildon pri la flago]. Post iom da fotado kaj paroladoj de la urbestro kaj diversaj responduloj, la homoj marŝis laŭ la ĉefstrato en la direkto de la urbodomo. La afiŝo "SUFFOLK AND PROUD" [pr. safok and praŭd] signifas "Suffolk kaj fiera". La flago kiun oni portas sube estas tiu de la provinco.


Finfine oni atingis la urbodomon kie la televid-stacio filmis la homamaseton. La urbestro eniris la urbodomon kaj levigis la provincan flagon super la konstruaĵo. Kelkaj filmetoj sekvos en venontaj blogaĵoj.

Estis interese (kaj fakte iom amuze) spekti la okazaĵon, sed ĉu plaĉas al vi tian provincismon, vi mem decidu.

No comments:

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...