Pages

30/06/2008

'Kimrangla': dialekto de suda Kimrio

Multaj scias ke en Kimrio estas parolata du lingvoj: la angla kaj la kimra. Ne ĉiuj scias, tamen, pri nia 'tria' lingvo en suda Kimrio, nome la 'Kimrangla'. 'Kimrangla' estas traduko de la vorto 'Wenglish' kiu kombinas Welsh [pr. ŭelŝ tr. kimra] kaj English [pr. ingliŝ tr. angla].

La Kimrangla estas plejparte la dialekto de la angla lingvo parolata en la sud-kimraj valoj norde kaj okcidente de la ĉefurbo Kardifo. En tiuj lokoj historie la p
opolo parolis la kimran lingvon. Iom post iom, plejparte pro la enmigrado dum la industria revolucia periodo, pli kaj pli gravis la angla lingvo. Hodiaŭ ĉiuj, aŭ preskaŭ ĉiuj, parolas la anglan (aŭ anstataŭ la kimran aŭ aldone al la kimra).

La kimra lingvo havis grandan influon sur la dialekto de la angla kiun oni parolis en tiuj valoj kaj tiu influo daŭras. Ofte dum la pasinteco oni taksis tiun version de la angla, tiun dialekton, malkorekta. Pli kaj pli, tamen, oni komencas agnoski ke tiaj dialektoj (same kiel alie en la mondo) estas valoraj, interesaj kaj eĉ regulaj en ties propre evoluinta gramatiko.

Lastatempe mi havis la oportunon ĉeesti lanĉfeston por nova libro verkita de amiko, kunlaboranto mia en antaŭa laborposteno. Li estis verkinta interesegan libron pri la kimrangla kiu inkluzivas vortaron kaj ankaŭ montras la gramatikajn regulojn de la dialekto kaj la malsimilaĵoj kun la 'norma' angla lingvo.

Jen kelkaj ekzemploj:

1 Tre ofte aŭdata vorto en la kimrangla estas 'tidy'. Nu, en la norma angla lingvo, 'tidy' [pr. tajdi] signifas orda aŭ neta, ekzemple neta hararo, ordigita ĉambro ktp. En la kimrangla tamen, ĝi havas multe pli vastan signifon.

* 'Ĉu ni renkontiĝu je la 7-a?', respondo: 'tidy' (bone)
* Aŭ 'tidy momento' = sufiĉe longa momento
* 'parolu tidy!' = parolu dece

2. 'small, small' [pr. smol, smol] - signifas 'malgranda, malgranda'. En la kimrangla, anstataŭ diri 'tre malgrande' oni ofte uzas la frazon 'malgranda, malgranda'.

3. 'Miaj ŝuoj estas plenaj da miaj piedoj'. Frazo kiun en la norma angla lingvo oni esprimu
s 'miaj piedoj ŝveliĝis'. Tiu frazo estas tute kompreneble al iu kiu parolas la norman anglan, sed ankaŭ ŝajnas komika.

4. 'La polvo'. Oni tion aŭdas en la kimrangla frazo 'li havas la polvon' kiu signifas ke tiu suferas de la malsano silikozo (kiel multaj ministoj en suda kimrio kiuj dum la tuta kariero enspiris karban polvon).

Estas interese konstati kiom lingvoj influas unu sur la alia kiam ili estas en kontakto kaj eĉ la gramatikaj formoj spegulas tion.

Se hazarde iu interesas pri la libro (en la angla lingvo), ĝi aĉeteblas ĉe Amazon.

2 comments:

Anonymous said...

Sal, Eriketo. En 2005 jaro mi laboris kaj loĝis en Swansea. Estis malfacile por mi komuniki per la angla. Pro forta loka akcento. Ĉu pro Wenglish? Cetere belega estas via lando.

Eriketo said...

Saluton Verdateo - ja povas esti ke vi spertis la Wenglish-an dialekton. Ĝi multe evidentiĝas en tiu regiono kaj ankaŭ la akcento ja estas forta, eĉ por ni!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...