Pages

11/06/2007

vojaĝo al Bretonio

Pasintan semajnon mi pasigis kelkajn tagojn en Francio en la Bretonia marborda urbo Saint-Malo. Jen kelkaj feriaj bildoj por vi.

Kun amikino, mi forlasis Brition lundon per pramŝipo. Ni foriris de la urbo Portsmouth kie estas multaj mararmeŝipoj.Unu el la vidindaĵoj ĉe la haveno Portsmouth estas la ĉi-suba turo, kiu nomiĝas Spinnaker Turo.
Mia unua kafo en Francio!

Jacques Cartier estis la unua franca malkovrinto de Kanado.
La plaĝoj kaj maro ĉe Saint-Malo estas belaj kaj puraj.

La malnova urbo de Saint- Malo estis detruita ĝis 80 procento dum la dua mondmilito fare de la britaj, kanadaj kaj usonoj armeoj kiuj kredis ke la urbo estis ankoraŭ okupita de la nazioj. Poste oni sukcesis preskaŭ tute rekonstrui la konstruaĵojn kaj murojn.


De la urbo-muroj oni povas rigardi la suno subiri super la maro.

La ĉi-supra signo amuzis nin "Danĝero en tempo de fortaj tajdoj".


Supre estas la katedralo kaj sube estas la kastelo de Ana de Bretonio.

Mi vojaĝis kun amikino kiun mi konas ekde longe. Estis ŝia unua vojaĝo al Saint-Malo, do multe plaĉis al ŝi.


Estis ankaŭ oportuno por mi revidi bonajn geamikojn esperantistojn de Rennes!




Tro baldaŭ venis la forirtagon kaj ni denove en ŝipiĝis por revojaĝi al Britio.









Se vi iam havos la oportunon, fari kelktagan ferion al Saint-Malo - valoras la penon!

3 comments:

karamudini said...

dankon pro via bilda raporto. mi ege gxojas legi pri vojagoj.

Eléonore said...

Ni lernis kelkajn interesajn aferojn pri Saint Malo kiam ni kun plezuro estis en Saint Malo kun vi. Cxu estas dank al la malgranda trajno ? ;-)

Anonymous said...

Kia ravanta kaj reviga skribajxo!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...