Pages

03/04/2007

malbonkondutaj orfiŝoj

Ekde kvar jaroj mi havas du orfiŝojn. Iliaj nomoj estas Centime (same kiel la malnova franca monero) kaj Baudelaire kiel la franca poeto.

Lastatempe ili estas tre malbonkondutaj! Eble vi ne kredas min ke orfiŝoj povas esti malbonkondutaj. Kredu min - estas vere!
Ĝis nun ilia konduto limiĝis al malbonetaj agoj - ili postulis senĉese manĝaĵon, ĵetis ŝtonetojn el la fiŝtanko kaj multege surŝprucigis akvon ĉie. Hieraŭ, tamen, la problemoj atingis pli altan kaj gravan nivelon.

Alveninte hejmen de la laboro, mi eniris la salonon nutrigi la fiŝojn. Subite, mi konsterne konstatis ke en la tanko estis nur Centime! Dum kelkaj sekundoj mi eĉ ne komprenis. Tiam, terure, mi ekkonsciis ke Baudelaire devintus salti el la tanko. Tremante mi rigardis malantaŭ la tankon. Jes, ve! Surtere kuŝis Baudelaire, sendube morta. Miaj kruroj malfortiĝis kaj mi devis sursofe sidiĝi dum momento.
Kun peza koro mi serĉis polvoŝovelilon kaj per ĝi, ploretante, prenis la fiŝkorpon. Subite Baudelaire turnetis la kapon kaj spiravidis! Mi kuris trovi pelvon kun akvo kaj enmetis la fiŝon en ĝin. Li turnis sin kaj eknaĝis! Laŭŝajne li estis, feliĉe, nur falinte el la tanko kelkajn sekundojn antaŭ mia alveno.

La afero, tamen, pli sinistriĝis. Pli malfrue dum la vespero, kiam mi certis ke Baudelaire vivus, mi remetis lin en la tankon. Iom post iom mi konstatis ke Centime, la alia fiŝo, lin atakadis. Li eĉ provis forŝovi Baudelaire el la tanko! Sendube estis, do, Centime kiu klopodis murdigi Baudelaire-on.
Nu, ĉi-matene, Baudelaire naĝas kontente en la fiŝtanko. Centime malkontente paŭtas en 'puntanko' kiun mi kreis el granda kuvo. Tie li restos ĝis li lernis konduti sin pli bone!

2 comments:

Anonymous said...

Do kial oni mirigu, ke ekzistas militoj, rasismo, ktp inter homoj, dum jam la fisxoj tiel reagas !

Anonymous said...

saluton,
nu, la mono (centime)estas malamiko de la poeto(baudelaire): normala situacio!!! :)

amike
ĝis

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...