Pages

30/03/2007

printempaj modoj

Plaĉas al mi scii kiuj estas la novaj modoj por virinoj ĉiun sezonon, eĉ se mi ne portas ilin. Por ni en Kimrio ni plejofte rigardas la modojn ĉe Parizo, Milano, Novjorko, London, por scii kion ni 'devus' porti. Foje mi legas kelkajn franclingvajn blogojn pri modo. Ĉi-semajne mi ĝojis legi en tia blogo ke ĉi-sezone en Parizo oni portu mallongan 'tranĉean palton' (kiel en la ĉi-supra bildo). Plej bone, tiu palto estu kakikolora aŭ malhelabrunkoloro.

Tiu konsilo multe kuraĝigis min ĉar antaŭ unu monato mi aĉetis malhelbrunan tranĉean palton ĉe la butiko Zara. Kaj nun la vetero sufiĉe plibonigis ke mi povu ĝin porti kaj aspekti Pariz-modan!

3 comments:

Anonymous said...

foton mi petas !

Anonymous said...

Kiel roland, mi ankau volas vidi kiel vi aspektas en tiu pariz-moda vestajxo!

Eléonore said...

Mi esperas vidi tion en junio en francio, eble ne en parizo sed certe en bretonio ! ;-)

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...