Pages

16/02/2007

geŝlimuloj

En Kimrio, oni foje aŭdas pri la koncepto 'normaligado de la kimra lingvo'. T.e. efektivigi societan staton en kiu estas tute normale uzi aŭ la anglan lingvon aŭ la kimran lingvon en ĉiuj aspektoj de la ĉiutaga vivo. Ĉiuj registaraj departementoj ktp verkas strategiojn por normaligi la uzadon de la kimra.

Mi, do, decidis normaligi la esperantan lingvon ĉe mia laborejo kaj lernigas Esperanton al miaj du kunlaborantoj. Kvankam ili havas tre malsimilajn lernostilojn, ili bone progresas post nur kelkaj semajnoj.

Hodiaŭ ni lernis la vorton 'ŝlimo'. Sekve, ni povis krei la vorton 'ŝlimulo'. Ŝlimulo estas tre utila vorto se, kiel ni, oni laboras en la politika sfero. Nia Nacia Asembleo abundas je geŝlimuloj. Ni demandas nin ĉu en Kimrio ni havas la plej ŝlimecajn gepolitikistojn aŭ ĉu alie en la mondo ankaŭ ŝlimas tiuj homoj?

1 comment:

Joël said...

Saluton,
Vi pravas, multe da ŝlimuloj ĉirkauas nin...
Ekzemple, en Francio estas nuntempe balotada kampanjo por elekti venontan prezidanton, kaj ĉiutage, ni vidas kaj aŭskultas fakajn ŝlimulojn. Ĉu ili deziras helpi la kuncivitanojn aŭ nur akiri personan potencon?
Amike
Joel
http://cxitie.blogspot.com/

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...