
Mi trovis kelkajn elementojn en la filmo iom strangaj, tamen plejparte ĝi multe plaĉis al mi. Estis bonege filmita kun tre interesaj pejzaĝoj, vestaĵoj kaj historiaj detaloj.
Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...
3 comments:
Antaŭe mi legis la novelon, kaj tio tre plaĉis al mi.
Leginte vian artikolon, mi trovis ke la filmo prezentiĝos ekde 3a de marto en japanio. Nepre mi vidos. Dankon por via informo.
Mi sxatas legi mesagxojn en via blogaro. Nuntempe, mi deziras enmeti la adreson de via blogo en la mia, kiu estas multe pli juna (mi nur eklernis E-on antaux unu jaro. Cxu vi permesas?
Joel
www.cxitie.blogspot.com
saluton,mi legis la francan version,mi ne sciis ke oni faris filmon pri tiu stranga historio kiu multe plaĉis al mi.gratulon pro via blogo
Post a Comment