Pages

26/09/2006

Maloportuna Vereco?

Hodiaŭ, kun miaj du kunlaborantoj, mi spektis la filmon 'Maloportuna Vereco' (An Inconvenient Truth). Estas dokumenta filmo, en kiu la antaŭa VicPrezidanto de Usono, Al Gore [al gor], prezentas informojn pri tergloba varmiĝo kaj klimatŝanĝo. Per ilustrita parolado kiun li jam estas prezentinta internacie, Gore recenzas la scienca evidenteco por tergloba varmiĝo, diskutas la politikon kaj ekonomion pri tia varmiĝo kaj klarigas la gravajn konsekvencojn se oni ne baldaŭ reduktas homproduktitajn forcejajn gasojn. Fakte la informoj prezentitaj en la filmo estas sufiĉe ŝokaj kaj la statistikoj timigaj. Kompreneble, estas tiuj kiuj kritikas la filmon (inter ili la registaraj instancoj de Usono sub gvidado de la Presidanto Bush [buŝ]). Laŭ mi, tamen, la argumentoj estas konvinkaj. Ne, ne estos facile ŝanĝi nian vivmanieron plibonigi la situacion, precipe por ni en oleo-uzegantaj landoj. Tamen, ni ja respondecas provi tion fari. Mi konsilas al vi, se vi havas la oportunon spektu la filmon.

2 comments:

Anonymous said...

Kara Eriketo, vi ja antaumetis gravan temon. Bedaurinde la plej malutila faritajxo de la Bush-a registaro estis tio ke gxi sxajnigis intelektulojn kvazau stultaj kaj stultulojn kvazau inteligentaj. Antau nelonge la Brita plej prestigxa Scienca Organizajxo akuzis la firmaon Exxon pri tio ke gxi estas subvenciinta falsajn esplorojn por starigi ilin kontrau sciencaj eltrovoj pri klimatsxangxo.

Anonymous said...

Tamen, Usono mem ne kunlaboras kun aliaj landoj por eviti la varmigxon (produkti malpli da gasojn)...

Sed, ni vidu la bonan parton:
se la mondo plivarmigxos, ni vivos pli da tempo tute nudaj! :-)

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...