Pages

01/08/2006

maskita karnavalo

Ĉiu somero en Kardifo okazas kelksemajnan festivalon kun diversaj distraĵoj. Unu el la kolorplenaj vidaĵoj de la festivalo estas la Mas (maskita) Karnavalo. La karaibeca karnavalo okazas en la marborda kvartalo de Kardifo kiu, historie, estas multkultura, multlingva, multetna kvartalo kaj tion oni konstatas kiam oni rigardas la belajn kostumojn, kaj dekoraciojn kaj aŭskultas karaiban muzikon per ŝtaltamburludantoj. Bedaŭrinde, kvankam dum multaj semajnoj ni en Britio havis varmegan veteron, sabaton, pluvegis kaj estis malvarme. Mi tamen iris spekti la karnavalan procesion kaj montras jene la fotojn:

1 comment:

Dave said...

Saluton, Eriketo!

Mi nomigxas David, kaj mi estas Esperanto-bloganto en Usono. Mi tre sxatas viajn blogon kaj fotojn!

http://davidoesperanto.blogspot.com

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...