Pages

09/05/2006

okcidentkimran semajnfinon

Mi pasigis la semajnfinon en sudokcidenta Kimrio ĉe geamikoj kiuj posedas mielejon tie. Ili havas abelojn kaj produktas mielon, sed ilia specialaĵo estas bongustega miela glaciaĵo. Tiuj kiuj scipovas la anglan povas legi pli ĉe Brynderi Honey Farm.

Jen kelkaj bildoj kiuj montras la domon kaj mielejon kaj ankaŭ la panoramon de antaŭ la domo.


Dimanĉon ni vizitis la ĝardenojn Aberglasney. Mi scias ke mi multe montris al vi fotojn de ĝardenoj, plantoj ktp. lastatempe - jen, tamen, kelkaj pli. La ĝardenojn estas restaŭritaj dum la pasintaj kelkaj jaroj kvankam la ĝardeno ekzistas ekde la 15-a jarcento. La domo estas ankoraŭ nur parte restaŭrita - oni diras ke estas fantomoj en kaj la domo, kaj la ĝardeno!



Kaj jen kelkaj fotoj pri la arbaro malantaŭ la ĝardenoj:


1 comment:

Fátima said...

Kia belega kaj ĉarma loko! Mi ŝategas tiujn fotaĵojn, kiujn vi almetas al via blogo.

Salutojn el Arundo, en suda Hispanio.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...