Pages

03/04/2006

varmeco

Pasintan semajnon estis ĥaosa en mia domo. Ĉie estis laborantoj kiuj, per marteloj kaj boriloj levigis plankojn kaj faris truojn en la muroj.

Mi klarigu - antaŭ 6 semajnoj mi eniris la kuirejon kaj flaris gazon. Kompreneble, mi tuj malŝaltis la gazprovizon kaj telefonis la gazkriznumeron. Gazinĝeniero alvenis kaj trovis ke ĉiuj gazpipoj en la domo estis tro malnovaj kaj devus esti anstataŭigitaj.

Sekvis 4-semajna serĉado por trovi kompanion kiu povus fari la laboron por mi.

Do, pasintan lundon, tri laborantoj komencis renovigi la gazpipojn kaj instali centran hejtadan sistemon.

Finfine, vendrede, post multo da polvo kaj bruo, ĉio estis finita kaj mi nun estas tre feliĉa havi varman domon kaj varman akvon el la kranoj!

1 comment:

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS said...

Kvankam ne temas pri tiu-ĉi afisaĵo: Ne oftas ke novaĵoj pri Kardifo atingas min. Nu, BBC raportas nun pri fermo de lernejoj. Ĉu iun komentarion vian pri tio?
Amike,
Lŭisgiĵermo

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...