Pages

21/04/2006

Elizabeto la lasta?

Hodiaŭ la Reĝino Elizabeto la Dua festas ŝian 80-an naskiĝdatrevenon. Kompreneble, la amaskomunikiloj estas plenaj je bildoj, historiaj faktoj, debatoj kaj tiel plu. Elizabeto la Dua estas reĝino de la Uniĝinta Reĝlando kaj la eksterlandaj posedaĵoj de Britio ekde 54 jaroj. Ĉiutage ni vidas ŝian siluton sur niaj moneroj, bankbiletoj kaj poŝtmarkoj. Hodiaŭ, do, okazos diversaj festaĵoj por la reĝino ĉe ŝiaj kasteloj kaj palacoj kaj ĉi-vespere artfajraĵoj ĉe la Palaco ĉe Kew. Laŭdire, la reĝino jam ricevis 20,000 bondezirkartojn kaj 17,000 retmesaĝojn.

Multaj personoj, tamen, debatas ĉu monarkio estas ankoraŭ bona ideo. Kvankam ni havas laŭdire neŭtralan, konstitucian monarkion, la reĝino estas daŭre la Ĉefo de la Ŝtato. La ĵurnalo Guardian hodiaŭ komentas ke Ŝtatĉefo estas ĉiam simbolo de nacio kaj ke la reĝino estas blanka aristokrato eliktita nur pro ŝia sango. (Tiuj kiuj scipovas la anglan eble interesos legi la plenan artikolon ĉi tie.) En Britio, eĉ se oni estas la plej lerta, ĉarma, vigla, laborema individuo, oni neniam povas atingi la plej altan postenon en la lando se oni ne havas la ĝustan 'bluan' sangon en sies vejnoj.

La Brita politikisto Tony Benn [toni ben] iam diris ke ni ne fidus piloton kiu anoncus per laŭtparolilo "Fakte, mi ne trejniĝis kiel piloto, tamen ne ĉagreniĝu - mia patro ja tion faris." Post la nuna reĝino, devus heredi la princo Karolo, ne tre populara reĝa familiano. Multaj opinias ke la nuna reĝa ŝtatĉefo devus esti la lasta.

Ĉu mi esperas ke 80-jara virino, kiu laŭdire multe laboras, havos feliĉan tagon? Jes. Ĉu mi preferus havi eblecon elekti ŝtatĉefon? Kompreneble.

2 comments:

Anonymous said...

Kara Eriketo,
Se iam vi anglanoj sxangxos vian regadosistemon kion oni devas fari cxi tie en Kanado? Ne forgesu ke via regxino estas ankau regxino de Kanado! (kaj tiu de Nov-Zelando, Australio kaj kelkaj aliaj landoj. Mi dubas ke oni cxi tie sxatos perdi sian regx(in)on.

Eriketo said...

Kara Becxjo - vi pravas ke la regxino estas ankaux regxino de aliaj landoj (kvankam sxia statuso estas, en tiuj landoj, iom malsimile). Tamen lastatempaj recenzoj en Auxstralio montris ke pli ol 50% da enlogxantoj subtenas respublikon - simile en Nov-Zelando. En Kanado, recenzo dum 2002 sugestis ke 65% da enlogxantoj preferus havi respublikon. Do, ne estas simpla afero. Jen solvo (almenaux por ni - la regxino translogxigxu al Kanado :-)

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...