Pages

09/02/2006

interesaj prauloj

Interesas min historio. Aparte socia historio. Tial, mi ekde juna aĝo interesiĝis pri la historio de mia familio.

Mi estas de familio kie oni ofte rakontis historietojn pri la prauloj. Mi kreskiĝis sciante kiuj estis miaj gepraavoj, kion ili faris, kiel ili loĝis. Lastatempe, tamen, mi iom esploradas pli frue en la familiajn radikojn.

Aktuale en Britio, estas interesego pri genealogio, plejparte pro kelkaj televidprogramserioj en kiuj steluloj esploras sian familian historion.

En la jena foto vi vidas mian praavon, James Rees BOWDEN (ĝejmz ris baŭden) kiu vivis de 1857 al 1917. Lia patro, William (Vilhelmo) venis al suda Kimrio al Kardifo de la graflando Devon en sudokcidenta anglio dum la 1840aj jaroj. Vilhelmo laboris kiel tornisto ĉe ŝipfarejo. Dum la 1840aj jaroj, oni konstruis fervojojn al Devon. Sekve, estis malpli da ŝipfarado - produktoj plej ofte transportiĝis enlande per trajnoj anstataŭ per ŝipoj. Tial, Vilhelmo translokiĝis kun sia edzino al Kardifo, kie internacia markomercado en karbo prosperis kaj li sukcesis trovi laboron.

James edziĝis kun Elizabeth en la jaro 1883 kaj ili havis almenaŭ 12 infanojn, inkluzive mian avinon.

1 comment:

Anonymous said...

Kara Eriketo,

Tiaj rakontoj de la familiaj historioj estas ege interesaj, sed bedaurinde oni ofte sekvas rakontojn de tiuj homoj en kies vivoj estas okazintaj skandaloj au atentofrapaj eventoj. Mi mem preferas simplan vivon kiel tiu de via praavo kaj liaj pli praaj avoj.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...