Pages

23/09/2005

la ruĝa drako

Lastatempe, Sibazyun verkis interese pri la mitologia besto Kirin.

En Kimrio, ni havas legendan drakon kiu aperas sur nia nacia standardo videbla en ĉi tiu bildo.

Fakte, la standardo de Kimrio oficiale koniĝis nur en la jaro 1959, kvankam la ruĝa drako estas ligita kun la historio de Kimrio ekde jarcentoj. Kelkaj pretendas ke la ruĝa drako alvenis al Kimrio kun la Romianoj, sed aliaj pretendas ke estas eĉ pli malnove.

Oni ofte diras ke la batala standardo de la legenda Reĝo Arturo surhavis ruĝan standardon. Lia sorĉisto Merlino laŭdire profetis pri longa batalo inter blanka kaj ruĝa drakoj. Laŭ la profetaĵo, la blanka drako unue gajnus, tamen finfine la ruĝa drako triumfus. Oni interpretas tiun legendon alogorie reprezenti la historian barakton inter Kimrio (ruĝa drako) kaj Anglio (blanka drako).

Nuntempe, oni vidas la ruĝan drakan standardon ĉie en Kimrio, foje flanke de tiu de la tuta Britio.

21/09/2005

mia urbo kaj fenikopteroj

Menciis Beĉjo en sia blogo hodiaŭ ke plaĉas al li legi pri diversaj urboj. Ankaŭ al mi plaĉas imagi la vivon en aliaj mondlokoj, la ĉirkaŭaĵo kaj tiel plu.

Ĉe ni hodiaŭ la suno brilas kvankam la vetero iom post iom malvarmiĝas. Aŭtuno alproksimiĝas. Jam komencis ŝanĝiĝi la koloro da folioj je kelkaj arboj en la apuda parko kvankam bezonos ankoraŭ kelkaj semajnoj ĝis la tutaĵo estos panoramo da ruĝo, oranĝo, flavo, kaj oro.

Revenante de la urbocentro post la lunĉpaŭzo falis foliojn de acero - tiuj semfolietoj kiuj similas la flugilojn de helikopteroj kaj kiuj teren falas rapide ŝpinante. Tio memorigis min ke kiam mi estis infaneto, eble 2 1/2 jaraĝa, mi tute konfuziĝis inter la vortoj 'helikoptero' kaj 'fenikoptero'. Vidante tiun rozkoloran birdon ĉe la bestoĝardeno, mi plej ofte nomis ĝin 'helikoptero'. Strange, tiun konfuzon mi alportis al la angla lingvo kaj kvankam la vortoj estas tre malsimilaj en la angla, eĉ nun kiam mi parolas mi foje hezitas por kontroli ĉu mi deziras paroli pri 'helicopter' aŭ pri 'flamingo'.

20/09/2005

Mardo

Pasintan vendredon mi menciis ke mi intencis spekti teatraĵon. Bedaŭrinde la teatraĵo estis TERUREGA! La tuta etoso de la teatro estis tre plaĉa, kaj mi ja manĝis bongustan glaciaĵon dum la paŭzo, tamen vere estis la plej enuiga dramo kiun mi iam spektis. La roluloj estis tre bone konataj kaj rolludis lerte - la problemo estis la verkaĵo kiu estis sensperta kaj malrapida. Nu, bedaŭrinde, sed ne tro grave.

Hodiaŭ la Nacia Asembleo de Kimrio eklaboris post somera ferio. Mia laboro estas kontroli la laboron de la komitatoj kaj sesioj de la Asembleoj kaj verki resumojn por entreprenoj kaj sindikatoj. Tial mi estis tre okupita dum la tuta labortago. Mi kontrolas la diversajn kunvenojn per retaj dissendoj. Dum la posttagmezo estis malinteresa do mi samtempe kontrolis la novaj harstilojn de la Asembleanoj ktp por amuzi min.

Dum kelkaj monatoj mi renovigis la salonon en mia domo. Estis granda laboro, sed nun estas preskaŭ finita. Mi povos hodiaŭ hejmeniri kaj ripoziĝi trankvile.

16/09/2005

Hodiaŭ en Kardifo

Tagmeze mi manĝis, kun miaj du kolegoj, ĉe suŝi restoracio je la alia flanko de la urbocentro. Mi sufiĉe ofte tie manĝas ĉar multe plaĉas al mi. Por miaj kunlaborantoj, estis la unua fojo ke ili manĝis suŝi-on. Bedaŭrinde estis malmulte da vegetaranaj pladoj por Kolego 2, tamen Kolego 1 kaj mi bone manĝis. Bongustegis la supo Miso.

Hodiaŭ vespere mi spektos teatraĵon The Haunted Hotel (La Fantomplena Hotelo). En nia urbo estas kelkaj teatroj. Mi ĉi-vespere ĉeestos la 'Novan Teatron' (kvankam nun 99 jaraĝa!). Estas la plej malnova teatro nun en Kardifo kaj dum la 50-aj kaj 60-aj jaroj mia patro prezentis tie kiel iluziisto. Estas ĉiam plezuro eniri tiun teatron, malnovmodan, kun grandioza etoso. Mi avide antaŭatendas tion (ankaŭ la glaciaĵon kiun mi intencas manĝi dum la paŭzo.)

Do, bonan semajnfinon mi deziras al ĉiuj!

15/09/2005

bongustega deserto

La antaŭaj menciitaj manifestacioj ĉe oleo-rafinejoj fiaskis. Ĉe unu rafinejo nur du manifestaciantoj ĉeestis. Ĉe aliaj, neniu!

Pluvegas en Kardifo hodiaŭ. Mi marŝis al la laborejo (45-mn piede) sub griza ĉielo kaj portis ombrelon kaj pluvpalton. Aŭtuno ja alvenis al Kimrio. Nun mi sidas apud la fenestro de mia oficejo kaj rigardas la senĉesan pluvegon. Verŝajne mi tagmanĝos en la laborloko hodiaŭ anstataŭ piediri al la urbocentro.

Hieraŭ, Kolego 2 kunportis por ni bongustegan deserton nomita Igla Pudingo (ĉar formita kiel iglo). Temis pri glaciaĵa deserto plene da sekvinberoj kaj sukeraĵoj. Bedaŭrinde, ni ĉion formanĝis hieraŭ kaj restas nenio.

13/09/2005

benzina paniko

Ekster la benzin-stacioj ĉirkau Britio hodiaŭ oni vidas longajn vicliniojn. Kelkaj protest-grupoj minacas ke ili intencas manifestacii en diversaj lokoj ekde morgaŭ pri la alta kosto de benzino. Iuj grupoj malrapide veturigos kamionojn laŭ la aŭtoŝoseoj. Aliaj intencas bloki oleo-rafinejojn.

Aŭto-ŝoforoj timas ke mankos benzino, do aĉetas grandskale - de tie ĉi la viclinioj. Ambaŭ miaj kolegoj raportas ke jam mankas benzino kaj dizelo en benzin-stacioj apud iliaj domoj. Fakte, la amaskomunikilaro hejtas la panikon.

Antaŭ kelkaj jaroj, similaj protestoj kaŭzis grandskalan mankon da benzinaĵoj kaj multaj ŝoforistoj ne povis uzi la aŭtojn. Ĉi-foje la registaro kaj polico insistas ke ili agos rapide por forigi la manifestaciantojn.

Feliĉe por mi, mi ne havas aŭton kaj piediras al la laboro. Kolego 1 ankaŭ povas marŝi al la laboro se hazarde mankus benzino por la aŭtobusoj. Ni klarigis al Kolego 2 (kiu alvenas per aŭto kaj trajno) ke li kunportu dormsakon!

08/09/2005

pensiga filmo

Mi spektis la interesan filmon 'Crash' hieraŭ. Estas kompleksa filmo kiu bone malkaŝis la kontraŭdirojn en la homa naturo. La intermiksitaj historioj de la diversaj personaĵoj en la filmo montris kiel ĉiuj eligas niajn frustrojn kaj koleron en nia pritraktado de aliuloj. Kaj al kio tio kondukas en societo kie oni rajtas libere aĉeti pafilojn...

Mi rekomendas la filmon, sed zorgu - en juĝante la agojn de la diversaj karakteroj oni eble trovas ke oni devas ankaŭ sin ekzameni.

07/09/2005

Futbalo

Post mia blogo antaŭ du tagoj mi jam ricevis interesajn komentojn pri kial vi blogas kaj bloglegas. Kolego n-ro 2 ankoraŭ ne estas tute konvinkita sed impresiĝis pri la internacia legantaro de Esperanto blogoj.
Je tute alia temo, oni informas min ke hodiaŭ vespere Kimrio ludos futbalon kontraŭ Pollando. Pri futbalo mi malmulton scias kaj eĉ malpli interesiĝas, sed estas la plej grava konversacia temo inter Kolegoj 1 kaj 2 ĉiun matenon. Antaŭ kelkaj tagoj Kimrio perdis kontraŭ Anglio - la plej frapa aspekto de la ludo, tamen, estis la terura kondutmaniero de la subtenantoj de ambaŭ teamoj, kiuj interbataladis, insultegis unu la alian kaj eĉ prifajfis la naciajn himnojn de ambaŭ landoj.

Mi pardonpetas al iuj futbalsubtenantoj de aŭ Kimrio aŭ Pollando, sed verŝajne, mi spektos ion tute alian per televido ĉi-vespere!

05/09/2005

Statistika Kalkulilo

Se vi ankoraŭ ne trovis la statistikan kalkulilon Statcounter, ĝi eble utilos al vi. Per malgranda kodero kiun vi aldonas al via blogo aŭ retejo la programo kalkulas ne nur la nombro da vizitantoj, sed ankaŭ donas multajn interesajn statistikojn.

La programero estas senkosta por la baza versio kaj tre bone funkcias. Mi rekomendas ĝin al vi.

Kial blogi?


Kolego 2 tre cinikas ĉi-matene. Mi informis lin ke 24 vizitantoj legis mian blogon ekde pasintan vendredon kaj li tuj blektadis dum almenaŭ 10 minutoj ke li ne komprenas kial oni verkas aŭ legas blogojn. Do, jen demando starigi al vi la esperanto-blogo legantaro.

Persone mi legas blogojn ĉar interesas min scii pri la vivo kaj interesoj de aliaj homoj ĉirkaŭ la mondo. Tio montras al mi ke ni ĉiuj havas similajn zorgojn kaj pensojn. Estas ankaŭ interese legi diversajn vidpunktojn kaj havi kontaktojn kun geesperantistoj.

Mi verkas blogon ĉar plaĉas al mi uzi mian denaskan lingvon pli ofte. Espereble sciigi iom da mia vivsperto estas ankaŭ interese al aliaj.

Do jen la defio - klarigu al mia Kolego 2 kial vi blogadas.

02/09/2005

Ranoj haltas aviadilon!


Hieraŭ du kubaj ranoj haltis aviadilon dum pli ol unu horo ĉe la Internacia Flughaveno de Kardifo. La aviadilo pretiĝis ekvojaĝi al Florida, Usono, kiam oni trovis ke estis du ranoj en la bagaĵujo. Ŝajne la kubaj arbar-ranoj estis vojaĝintaj en valizoj de Kubo (de kie la aviadilo antaŭe venis) al Kardifo kaj provis reatingi la alian flankon de la atlantiko!

La 300 pasaĝeroj devis atendi ĝis flughavenaj laborantoj sukcesis kapti la ranojn. Laŭdire, la piloto estis furioza pri la malfruiĝo.

Bedaŭrinde unu el la ranoj poste mortis. Doganoficistino kiu flegas la alia rano raportas ke ĝi estas sana kaj ŝajne feliĉa. Ĉu ĝi estos resendita al Kubo? Ni ankoraŭ ne scias.

01/09/2005

Aĉetu Kimran aeron!


Hodiaŭ komercisto John Gronow lanĉas retejon kie li vendas botelojn da kimra aero. La aero kostas po 24 britaj pundoj kaj oni kunricevas atestilon kiu certigas ke temas pri vera kimra aero.

S-ro Gronow esperas ke kimranoj loĝantaj aliloke aĉetos la aeron por havi 'ion de la hejma lando.' Restas vidi ĉu la kimraj elmigrantoj ja estas tiom trofidemaj. Vidu la retejon ĉe Wales in a Bottle. Angla parolantoj povas legi artikolon ĉe la BBC.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...