Pages

05/09/2005

Kial blogi?


Kolego 2 tre cinikas ĉi-matene. Mi informis lin ke 24 vizitantoj legis mian blogon ekde pasintan vendredon kaj li tuj blektadis dum almenaŭ 10 minutoj ke li ne komprenas kial oni verkas aŭ legas blogojn. Do, jen demando starigi al vi la esperanto-blogo legantaro.

Persone mi legas blogojn ĉar interesas min scii pri la vivo kaj interesoj de aliaj homoj ĉirkaŭ la mondo. Tio montras al mi ke ni ĉiuj havas similajn zorgojn kaj pensojn. Estas ankaŭ interese legi diversajn vidpunktojn kaj havi kontaktojn kun geesperantistoj.

Mi verkas blogon ĉar plaĉas al mi uzi mian denaskan lingvon pli ofte. Espereble sciigi iom da mia vivsperto estas ankaŭ interese al aliaj.

Do jen la defio - klarigu al mia Kolego 2 kial vi blogadas.

5 comments:

Anonymous said...

Unue, mi legas blogojn ĉar mi ofte lernas novajn aferojn, pri Esperanto, pri Libera Programaro, pri novaĵoj, ktp. Ofte, la aferoj, kiujn mi legas ne ĉeestas aliloke, ĉe la oficiala gazetaro.

Due, mi verkas blogon ĉar mi ŝatas disdoni miajn pripensojn aŭ aliajn malgravaĵojn al miaj amikoj, aŭ iu ajn kiu falas ĉe mia retejo.

Anonymous said...

Saluton,

Nu jen ekzemplo por via kolego. De antaŭ kelkaj monatoj mi interesiĝis pri la ĉina, Ĉinio kaj ĉina kulturo ĝenerale.

Per pluraj blogoj mi povas legi pri ĉiutagajn aferojn en Ĉinio, kio okazas, pri kio ĉinoj zorgas, kion li ŝatas spekti en la televido, ktp... Tion oni ne trovas en ĵurnaloj.

Tio estas nur ekzemplo.

Anonymous said...

Mi blogas kaj legas blogajxojn de aliaj por intersxangxi ideojn, opiniojn kaj sciojn kun la aliaj. Por montri kiel mi vidas la kulturon, socion, homojn kaj la vivon mem. Por konigi min kaj mian vidpunkton al aliaj. Tion mi faras unue por kontentigi mian egoismon sed due por jugxigxi per aliaj. En cxiu socio ni cxiam bezonas interagi kun aliaj kaj por fari tion ni bezonas prezenti nin post per ricevotaj reagoj sxangxi (au ne sxangxi) nin se tio necesus.

Anonymous said...

Kial mi komencis mian blogon?

1. Mi volis provi novtipan programon lastatempe populariĝantan en la interreta medio.
2. Mi ne havas okazon praktiki parolan uzon de esperanto ĉirkaŭ mi. Do, anstataŭe mi skribas en tiu ĉi blogo.
3. De tempo al tempo (tamen ne ofte) mi ricevas reagon de aliaj esperantistoj, kio instigas mian skribemon kaj donas al mi alian vidpunkton.

Anonymous said...

Ĝis nun mi ricevis nenian reagon al iu ajn afiŝo en mia blogo (felejo.blogspot.com), do mi ne povas diri, ke mi blogas por interŝanĝi ideojn.

Mi pensas, ke mi blogas, ĉar vortigi miajn pensojn helpas min kompreni ilin pli bone, kaj ĉar tio estas preskaŭ mia sola ŝanco uzi Esperanton.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...