Pages

24/12/2005

en orienta anglio


Post longa veturado hieraŭ mi finfine atingis la urbon Lowestoft kie loĝas mia patrino. Mi dormis ĝis malfrue hodiaŭ kaj tiam kun mia patrino iris promenadi apud la norda maro. Estas pli turismaj plaĝoj ĉe la alia flanko de la urbo, sed ni preferis marŝadi laŭ la kvieta marbordo. Tiu ĉi marbordo estas la plej orienta punkto en Britio. Jen, do, kelkaj fotoj kiun mi faris. La mevo kiun mi provis foti tute ne kunlaboris kaj turnis sian kapon!


La jena monumento al maristoj aspektis tre bele en la sunbrilo.

Nu, baldaŭ alvenos mia frato, do mi finas mian blogon ĉi tie kaj deziras al ĉiuj kiuj festas Kristnaskon hodiaŭ, tre feliĉajn festojn.

2 comments:

Anonymous said...

En la plej supra-dekstra foto, oni avertas pri io (flava signo) kaj oni malpermesas ion (signo kun ruĝa streko). Se pri kio oni avertas, kaj kion oni malpermesas?

Eriketo said...

Fakte, oni avertas ke en la mara akvo estas akraj pikiloj kaj betona rubaĵo kaj tial oni malpermesas, per la suba signo, ke oni naĝu. Aldone al la subakvaj obstakloj, estas ankaŭ tie danĝeraj marfluoj.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...