Pages

25/11/2005

Jes neĝis!

Jes, neĝis! Kiam mi vekiĝis je la 6a ĉi-matene, mi tuj rimarkis ke estis neĝinta dum la nokto kaj daŭre neĝis. Post horo, kiam leviĝis la suno, ĉio komencis fandiĝi, do la ĉi-maldekstre bildo montras la ceteron de la neĝo apud mia domo.
Ĉiuokaze, lokaj infanoj sukcesis trovi sufiĉe da neĝo fari neĝbalojn kaj tiel kune neĝbatali. Kelkaj eĉ sukcesis fari neĝhometojn (ĉirkaŭ 20cm altaj). Laŭdire, ili intencis kunporti ilin per la aŭtobuso al la lernejo!


Estis malmulte da neĝo, kompreneble, tamen laŭ tipe brita maniero, estis la sola temo da konversacio dum la kunsido kiun mi ĉi-matene ĉeestis. Ankaŭ autobusoj kaj trajnoj estis ofte malfruaj, kiel tradicie post dufloka neĝofalo en Britio.


Laŭvoje, al la kunsido, mi faris kelkajn fotojn kiuj eble plaĉos al vi.


Ĉi-maldekstre estas la horloĝturo de la urbodomo, vidata tra la kolonoj de la pacmonumento. Sube estas la parko kie troviĝas tiu monumento.





Ĉi-supre estas unu el la konstruaĵoj de la Kimra Nacia Asembleo. Tio ne estas kie estas la debatoĉambroj, sed la oficejoj.

Kaj jen, sube, la parko malantaŭ la kastelo de Kardifo.

1 comment:

Anonymous said...

Kiaj belaj fotoj! Belegan fotaron vi faris tie cxi.
Mi neniam vidis ankoraux negxon, mi vivas en Brazilo. Tamen, mi esperas spekti tiun spetaklon pli aux malpli frue.
Brakumon el la varmo de Brazilo.

Lucas, (lucasvignoli@yahoo.com.br)

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...