Pages

21/10/2005

mia domo

Mia domo konstruiĝis en la jaro 1896. Oni estis pligrandigante la domaron en suda Kardifo loĝigi laborantojn kiuj venis al Kardifo de la sudkimraj valaj urboj labori ĉe la dokoj - je tiu epoko unu el la plej grandaj dokaroj en la mondo. La lordo Tredegar, riĉa proprietulo de kelkaj karbominejoj en Kimrio, aĉetis terpecon kaj konstruigis domojn, inkluzive la mian. Pere de agento li luis la domojn al, inter aliaj, miaj praavoj. Mia avo, do, naskiĝis en la domo, same kiel mia patro kaj liaj gefratoj kaj, poste, multaj el miaj gekuzoj. Dum la 60-aj jaroj, la familio sukcesis aĉeti la domon kaj, post la morto de mia patro, mia patrino vendis ĝin al mi antaŭ 2 jaroj.

Lastatempe mi iom decoracias mian hejmon kaj tiom fieras pri mia manlaboro en la salono ke mi decidis montri al vi jene kelkajn fotojn. La kameno estas la originalo de la epoko de la Brita Reĝino Viktoria - eĉ sufiĉe malriĉaj hejmoj havis tiajn decoraciitajn kamenojn.

Restas, tamen, kelkaj ĉambroj ankoraŭ decoraciindaj. Mi iom ripozas min kaj tiam rekomencos!

2 comments:

Hans-Georg Kaiser said...

Saluton Eriketo,

la rigardo en vian domon kaj la historio pri tiu domo vekis memorojn pri domoj, en kiuj mi iam loĝis, domoj estas kiel ŝipoj, la ŝipanaro ŝanĝiĝas, sed la historioj kaj legendoj pri la domo restas. Mi vivis en feliĉaj domoj kaj en tre malfeliĉaj, do miaj memoroj estas miksitaj, sed ke domoj estas en certa senco vivantaj ajxoj, pri tio mi ne dubas... Ili rakontas multon, se oni malfermas la okulojn

Kore, Cez!

Anonymous said...

Eriketo,

Dankon pro via rakonto pri via domo. Ja gxia historio estas tre alloga.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...