Pages

24/10/2005

interesa vizito

Pasintan sabaton mi havis la oportunon viziti la urbon Bath. Mi ne estis tie dum multaj jaroj kaj estis tute forgesinta kiom da vidindaĵoj la urbo enhavas.

Bath estas urbo kun longa historio. Certe estis kelta urbo kaj la varmaj fontoj tie unue dediĉiĝis al la kelta diino Sulis. Kiam la antikvaj romianoj konkeris Brition en la jaro 43, ili baldaŭ atingis la urbon kaj tie konstruis multajn templojn kaj banejojn. Hodiaŭ oni povas viziti la romianan banejon en la urbocentro kiu estas Monda Patrimoniejo. Multajn fotojn vi povas spekti ĉi tie.



La ĉi-supra foto montras la fonton kien oni estintece ĵetis preĝojn al la Diino. Nuntempe oni ĵetas monerojn por alporti bonŝancon.

En la 5a jarcento post Kristo fondiĝis monaĥejo ĉe Bath. La hodiaŭa katedralo okupas la saman lokon, kvankam ĝi estas multe pli nova.

Eble la plej granda epoko por la urbo Bath estis dum la 18a kaj frua 19a jarcentoj. Tiam konstruiĝis multaj el la belegaj domoj kaj konstruaĵoj kiujn oni vidas hodiaŭ. La fama angla verkistino Jane Austen loĝis dum kelkaj jaroj tie kaj ofte menciis la urbon en siaj noveloj.

Certe estis tre agrabla kaj interesa vizito.

1 comment:

Hans-Georg Kaiser said...

Kara,

mi respondis vian mesaĝon, sed la mesaĝo revenis al mi:((( Nu, ne grave.
Iam kiel junulo mi legis romanon pri tiu Bath, sed la nomon kaj aŭtoron mi forgesis, sed mankis al mi la bildoj, tiam ankoraŭ ne ekzistis interreto.
Interese rigardi ilin, dankon.

Dankon, Cez!

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...