Pages

21/09/2005

mia urbo kaj fenikopteroj

Menciis Beĉjo en sia blogo hodiaŭ ke plaĉas al li legi pri diversaj urboj. Ankaŭ al mi plaĉas imagi la vivon en aliaj mondlokoj, la ĉirkaŭaĵo kaj tiel plu.

Ĉe ni hodiaŭ la suno brilas kvankam la vetero iom post iom malvarmiĝas. Aŭtuno alproksimiĝas. Jam komencis ŝanĝiĝi la koloro da folioj je kelkaj arboj en la apuda parko kvankam bezonos ankoraŭ kelkaj semajnoj ĝis la tutaĵo estos panoramo da ruĝo, oranĝo, flavo, kaj oro.

Revenante de la urbocentro post la lunĉpaŭzo falis foliojn de acero - tiuj semfolietoj kiuj similas la flugilojn de helikopteroj kaj kiuj teren falas rapide ŝpinante. Tio memorigis min ke kiam mi estis infaneto, eble 2 1/2 jaraĝa, mi tute konfuziĝis inter la vortoj 'helikoptero' kaj 'fenikoptero'. Vidante tiun rozkoloran birdon ĉe la bestoĝardeno, mi plej ofte nomis ĝin 'helikoptero'. Strange, tiun konfuzon mi alportis al la angla lingvo kaj kvankam la vortoj estas tre malsimilaj en la angla, eĉ nun kiam mi parolas mi foje hezitas por kontroli ĉu mi deziras paroli pri 'helicopter' aŭ pri 'flamingo'.

2 comments:

Anonymous said...

Pri konfuzo de vortoj, mi (japano) en junaĝo havis jenan sperton. La trafa estas erebeetaa, deveninta de la angla 'elevator' (t.e. lifto) --- en la japana ne estas distingo inter L/R, nek B/V ---, kaj eberesuto, la plej alta monto en la mondo, nome 'Everesto'. Al mi la monto estis erebesuto, t.e. 'Erevesto'.

Anonymous said...

Kara Erikto, Dankon pro viaj priskriboj.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...