Jen la kastelo de Kardifo kiu troviĝas en la urbocentro. Pli da detaloj, en kelkaj lingvoj, troviĝas ĉi tie.
La kastelo havas belan horloĝturon. Bedaŭrinde, pro riparado, ĝi estas ĉi-jare kovrita per skafaldo, sed kutime ĝi aspektas kiel la ĉi-suba bildo.
La urbodomo estas impona, sed mi devas konfesi ke tre malofte la kimra ĉielo estas tiom blua!
Jen unu el la deko da kovritaj butikumejoj kiuj datiĝas de la 19-a jarcento kaj kiuj enhavas multajn interesajn vendejojn.
Espereble plaĉis al vi vian mallongan viziton ĉirkaŭ Kardifo.
2 comments:
Bela. Iutage mi vizitos ĝin!
Dankon pro konigo de via logxloko. Ja gxi estas bela.
Post a Comment