Pages

06/07/2005

Ĝojo abunda...

Pri la ĉi-kuna bildo mi pardonpetas al miaj multaj francaj geamikoj - mi ne povis rezisti al la tento tion publikigi!

Jes, ĝojo abunda devus regni trans nia insulo hodiaŭ post la decido de la internacia olimpika komitato ke la olimpikaj ludoj estos en Londono en la jaro 2012. Ni povas antaŭatendi senfinajn televidajn elsendojn olimpikajn dum almenaŭ la cetero de la monato kaj tio estos nur la komenco.

Por tiuj kiuj opinias min tro pesimisma, mi volonte registros por vi la eternajn intervjuojn Sebastian Coe-ajn...

Bedaŭrinde, ni en la oficejo ne povis grandioze festi la sportan decidegon de la tago - kvankam ni ofte manĝas kukon (kun, kompreneble taso da teo) por plidolĉigi la oficejan vivon. Sed hodiaŭ matenon Kolego 1 anoncis ke laŭ li, estus bone se ni limigu nian kukomanĝadon al vendredojn. Post iom da esplorado, ni eltrovis la kialon. "Oni mezuris mian stomakon kaj trovis ke estas tro granda" li klarigis. Do, tio estas tio.

1 comment:

Anonymous said...

Mi ĝojas, ke Chirac kaj Parizo malgajnis, ĉar tiu ludo nur elspezus la monon (imposton) de la popolo kaj ĝenas dume la vivon de la Parizanoj kaj Francilianoj.

Fakte el la antaŭaj veraj Olimpikaj Ludoj sportaj fariĝis ludoj financaj de televido kaj profito. La gajnantoj en konkursoj estas tiuj, kiuj konsumis plej da drogoj por esti la plej rapidaj kaj kiuj pagis plej da monoj por ne esti kontrolataj.

Francio do tamen gajnis ion.

Printempo alvenas!

Kunloĝantoj en la norda hemisfero, ĉu ne januaro ĉijare estis unu el la plej longaj monatoj de via vivo ankaŭ? Malbona vetero, senluma ĉielo...